Vizitu Forumon

Dosieroj de Mondfamuloj: Larry Page

(GMT+08:00) 2013-07-12 15:38:07     Redaktoro:esperanto
Larry Page [pejĝ] (naskigita 26-an de marto 1973), usona komputikisto, estis unu el la du inventistoj de Google, kiun li kreis kun Sergey BRIN dum 1996 - 1998, kiam ili estis studentoj ĉe Stanford. Page nun estas prezidento de teknologio ĉe la kompanio Google en Mountain View, Kalifornio kaj estas tre riĉa. Kvankam li fondis la kompanion kun Brin, ili prudente rekonis sin kiel komputikistoj, ne kiel kapitalistoj.

Ĉe Stanford, Page estis studento de Terry Winograd. Google originale estis studenta esploro, kiun Page kaj Brin nomis BackRub ("Masaĝo de Dorso"), ĉar ĝi lerte trovis la TTT-paĝojn, kiuj ligilas ree al TTT-ejo. (En la angla lingvo, back signifas "dorso" kaj "ree", do BackRub estas ludo de vortoj).


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto