Vizitu Forumon

Frititaj asparagoj

(GMT+08:00) 2013-09-04 17:56:35     Redaktoro:Shanshan
 

Printempe la vetero en Pekino estas seka kaj ventema. Por teni sanon, homoj kutime manĝas malgrasajn nutraĵojn. Fritaj asparagoj estas bona elekto! Asparago estas nomata "reĝo de legomoj", kiu povas ne nur veki apetiton, mildigi lacecon, aktivigi digeston, sed ankaŭ efiki sur hipertensio, sangovaza sklerozo kaj similaj malsanoj. Krome, asparago abunda je folika acido estas multe saniga al virinoj. Menciindas, ke la plado de Frititaj asparagoj estas facile kuirebla kaj bezonas nur ĉirkaŭ 5 minutojn.

【Materialoj】: asparagoj 250g

salo 6g

sukero, blanka pipro 1g

amelo 5g

akvo 1/4 taso

kuir-oleo 1 teo-kulereto

1. Fortranĉu radikajn partojn de asparagoj.

2. Metu 3g da salo kaj la asparagojn en akvon bolatan. Eligu asparagojn kiam la akvo denove bolas. 

3. Miksu salon, sugeron, blankan pipron, amelon kaj akvon.

4. Verŝu kuir-oleon en poton. Kiam la oleo sufiĉe varmiĝas, enmetu asparagojn kaj kirle fritu ilin 2 minutojn.

5. Enmetu la miksaĵon kaj plue fritu ilin je 30 sekundoj. La plado estas preta! 

--------- Demando kaj Respondo ---------------

Demando: Ĉu la amel-akvo-miksaĵo estas nepre necesa?

Shanshan: Amelo-akvo-miksaĵo estas ofte uzata en ĉinaj pladoj. Ĝi povas densigi supon de pladoj kaj briligi la koloron. Se vi ne povas akiri amelon en via lando, anstataŭigu ĝin per akvo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto