Vizitu Forumon

Loka registaro de Chengdu liveras oportunon por faciligi vivadon de fremdlandanoj

(GMT+08:00) 2013-11-05 14:38:19     Redaktoro:Selena

La urbo Chengdu en la ĉina okcidenta landparto fariĝas internacia granda urbo. Pli kaj Pli multaj fremdlandanoj venas al la urbo por disvolvado. Kompreneble ili neeviteble havas kontakton kun la loka registaro pri laborado kaj vivado. Do kiajn oportunaĵojn liveras la loka registaro por faciligi ilian vivadon?

En halo de El- kaj En-Landiĝa Administra Buroo de la urbo Chengdu, raportisto renkontiĝis kun iu filipina virino.

"Mi restas en Chengdu je unu jaro. Kvankam mi ne scipovas paroli la ĉinan lingvon, tamen mi ne sentas neoportunecon. Lokanoj povas kompreni la anglan lingvon, kaj ilia labor-efikeco estas kontentiga."

Same kiel la filipina virino, fremdlandanoj loĝantaj en Chengdu venas al la buroo por plenumi postulatajn formalaĵojn, kiaj tempolongigo de vizo kaj administro al restada permesatesto.

Wang Lin, vic-estro de la El- kaj En-Landiĝa Administra Buroo de la urbo Chengdu, okupiĝas pri tio je pli ol 20 jaroj. Ŝi diris, ke estis tre malmultaj fremdlandanoj en Chengdu, kiam ŝi komencis sin okupi pri tio en 1992, tamen laŭ statistika donitaĵo en 2012, la nombro de fremdlandanoj konstante loĝantaj en la urbo atingis 13000 homfojoj.

Krom liveri oportunecon en plenumo de la restada permesatesto, la buroo ankaŭ helpas al tiuj fremdlandanoj solvi malfacilaĵojn en la vivo. Ekzemple dum inspektado Wang Lin informiĝis, ke infanoj de tiuj fremdlandanoj renkontas malfacilaĵon en lernejo-vizitado, sub ŝia alvoko kaj subteno de diversaj flankoj, fondiĝis en Chengdu lernejo speciale por tiuj geknaboj, kaj tio solvis ĉagrenon de tiuj fremdlandanoj.

Sekve estas problemo pri laboro. Laŭ difino de ĉina koncerna regularo, fremdlandanoj devas peti permesoateston se ili volas laŭleĝe fari okupiĝon en Ĉinio. Pro tio ili neeviteble bezonas fari kontakton kun buroo pri laboro kaj socia garantio. Du Honglin, vicestro de departemento pri administra ekzameno kaj aprobo sub la buroo konigis, ke ili simpligis kaj rapidigis proceduron de la ekzameno kaj aprobo por faciligi al tiuj fremdlandanoj fari okupiĝon en Ĉinio.

Sinjoro Tomihiro Saegusa, prezidanto de direkcio de la korporacio Ito Yokado en Chengdu menciis oportunecon de la loka registaro por funkciigo de la kompanio.

"La kompanio Ito Yokado havas du filiojn, respektive en Pekino kaj Chengdu. Mi sentas, ke la loka registaro de Chengdu donis grandan subtenon kaj helpon al ni."

Kompreneble ankaŭ loka policostacio estas registara departemento, kiun ofte kontaktas tiuj fremdlandanoj. Su Ji, vicestro de la policostacio en la suda fervoja stacidomo de Chengdu konigis, ke laŭ koncerna difino, fremdlandanoj devas sin registri en 24 horoj se ili planas konstante enloĝiĝi. Por faciligi la registron, la policostacio aranĝis servostacion por transmaraj homoj.

Dum intervjuo raportisto renkontiĝis kun meksikia piloto Jose Luis, kiu persone spertis tian hejmecan oportunecon.

"Hodiaŭ mi kaj miaj familianoj nin registris. Estas tre oportune. Ni estas kontentaj pri tio kaj esperas, ke la servo povos daŭri."

(familianoj de la kuiristo kun policano)

En la komenco de la jaro 2013, jemena kuiristo de iu araba restoracio mortis pro toksiĝo de karbona dioksido kiam li hejtis ĉambron per lignokarbo. La evento estis alte atentata. Policanoj de la loka policostacio penadis fari akordigon kaj kunaranĝon, tamen lia enterigo estas malfacile aranĝebla. Su Ji, vicestro de la policostacio en la suda fervoja stacidomo de Chengdu diris:

"Laŭ sia kutimo islamanoj devas ricevi enterigon, sed ne kremacion, tamen en Ĉinio enterigo de fremdlandanoj estas malpermesata. Ni multe faris akordigon por solvi la problemon. Finfine familianoj de la jemena kuiristo forportis la kadavron al hejmloko por fari enterigon."

Dum la intervjuo raportisto rimarkis, ke ne nur pri en- kaj el-landiĝa administro, sed ankaŭ pri administro pri okupiĝo kaj registro, koncernaj departementoj de Chengdu ĝenerale donis humanan servon kaj liveris oportunecon al fremdlandanoj en Chengdu. Tio probable estas grava garantio por la internacia urbo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto