Vizitu Forumon

Supo kun Pastetoj kaj Legomoj

(GMT+08:00) 2013-11-20 19:59:16     Redaktoro:Shanshan

La Supo kun Pastetoj kaj Legomoj estas speciala frandaĵo de nordaj ĉinoj. Ĝi naskiĝis en Qing-dinastio (1636-1912) kaj ankoraŭ estas ŝatata de nunaj ĉinoj. Kvankam ĝi estas supo, tamen troviĝas kaj pastetoj kaj legomoj en ĝi. Vi povas rigardi ĝin kiel ĉefan manĝaĵon.

【Materialoj】: faruno 150g

tomato 1

ĉina brasiko 50g

ovo 1

akvo 3 tasoj

salo 5g

maraĵa sojo/sojo 3ml

blanka pipro 2g

kuir-oleo 1/2 teo-kulereto

1. Metu la bovlon kun faruno sub la akvokrano. Mildete turnu la kranon por ke la akvo malrapide gutu sur la faruno. Kirlu la farunon post ĉiu guto ĝis ĝi fariĝos etaj pastoj. Post kiam la tuta bovlo da faruno pastetiĝas, la pastetoj estas pretaj.

2. Pecetigi tomaton kaj ĉinan brasikon. Kirlu ovon en likvaĵon.

3. Frite moligu la tomato-pecetojn, kiam la kuir-oleo sufiĉe varmiĝas. Enmetu akvon en poton kaj aldonu salon kaj maraĵan sojon.

4.Atenteme verŝu la pastetojn kiam la akvo atingas 90 gradojn. (Senĉese kirlu la aĵojn en poto, verŝante la pastetojn. Se iuj pastetoj estas grandaj kompare kun aliaj, malgrandigu ilin.)

5. Enmetu pecetojn de la ĉina brasiko, kiam la pastetoj estas sufiĉe kuiritaj.

6. Ronde verŝu ovomiksaĵon en la poton kaj kirlu ĝin post 20 sekuntoj. La supo estos preta post aldono de blanka pipro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto