Vizitu Forumon

Fungoj kun porkaĵo

(GMT+08:00) 2014-02-12 14:38:12     Redaktoro:Shanshan

Mi ŝatas manĝi fungojn. Kiam mi vidas freŝajn fungojn en la barazo, mi elkore ĝojas, ĉar ili ĉiam vekas mian apetiton. Jen mi prezentas al vi pladon nomatan Fungoj kun Porkaĵo.

                                                                              【Materialoj】:

fungo     250g

magra porkaĵo  500g

verda kaj ruĝa paprikoj

askalono   20g

zingibro   10g

ajlo     10g

salo       6g 

sukero    1g

blanka pipro   1g

amelo  10g

akvo  1/4 taso

kuir-oleo    1.5 teo-kulereto

1.Ŝiru fungojn en pecojn, pecetigu porkaĵon, askalonon, zingibron, ajlojn kaj paprikojn.

2. Metu porkaĵajn pecetojn en bovlon kaj aldonu 3g da salo, blankan pipron, 5g da amelo, kaj 0.5 teo-kulereton da kuira oleo. Sufiĉe miksu ilin kaj peklu ilin 10 munutoj. Kirlu aliajn 5g da amelo en akvon.

3. Verŝu kuir-oleon en poton, enmetu pecojn de askalono kaj zingibro en ĝin kiam la oleo sufiĉe varmiĝas. Kiam vi flaras ilian bonodoron, enmetu porkaĵojn kaj kirle fritu ilin.

4. Kiam la porkaĵojn blankiĝas, aldonu unue fungopecetojn por friti ĝis suko flugas el ili;  poste pecojn de paprikoj, kaj 3g da salo.

5.Post kiam paprikaj pecetoj moliĝas, aldonu la pretigita amelaĵon kaj kirlu la miksaĵojn ĝis densiĝas la supo en la plado. Nu la plado estas preta!

-----------------Demando kaj Respondo------------------

Demando: Mi ne ŝatas porkaĵon. Ĉu mi povas uzi aliajn viandaĵojn anstataŭ ĝi?

Shanshan: Kompreneble! Kuiru ĝin laŭ via plaĉo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto