|
|
||
En ĉinaj mitoj kaj legendoj troviĝas multaj herooj, kiuj per sliaj saĝo, kuraĝo kaj firmeco feliĉigis popolanojn, Suiren estas unu el ili.
En fora antikveco, homoj ne sciis fajron nek uzadon de fajro. Nokte densa mallumo regis ĉie kaj tie, sovaĝbestoj muĝis, homoj volviĝis kune malvarme kaj time. Sen fajro homoj manĝis krudajn manĝaĵojn, tial ili ofte malsanis kaj la vivdaŭro estis tre mallonga.
Iu dio Fuxi vidis la malfacilegon de la homaro, li tre malĝojis, li volis, ke homoj sciu la bonaĵon de uzado de fajro. Tial Fuxi disvolvis sian kapablon kaj faligis ŝtormon en makison. Sekve de la sonego 'Ka' fulmotondro rekte hakis arbojn, arboj brulis kaj rapide flama fajro naskiĝis. Homoj estis timaj pro la fulmotondro kaj la granda fajro, ili kuris.Postnelonge haltis ŝtormo kaj venis kurteno de nokto, postpluva tero estis pli malseka kaj pli malvarma. Homoj rekolektiĝis, ili panike vidis brulantajn arbojn. Tiam junulo trovis, ke malaperis voĉoj de sovaĝbestoj, li pensis: "Ĉu sovaĝbestoj timas ĉi tiun brilan aĵon?" Tial li kuraĝe venis al la fajro, li estis tre varma. Li ĝoje vokis: "Rapide venu, la fajro neniom estas timiga, ĝi alportas brilon kaj varmon al ni!" Tiam, homoj trovis ankaŭ, ke cirkulas bongusto el brulmortigitaj sovaĝbestoj. Homoj kolektiĝis ĉe la fajro, dividis viandon de sovaĝbestoj kaj ĝuis tiel bongustan manĝaĵon. Ili sciis la karecon de la fajro, kolektis branĉojn, bruligis ilin kaj tenis la frajrosemon. Ĉiutage homoj laŭvice protektis la fajrosemon kaj ne estingis ĝin. Sed iutage la deĵoranto dormis, fajro elbruligis branĉojn kaj estingiĝis. Homoj refoje falis en nigron kaj malvarmon, dolorege!
Granda dio Fuxi vidis tion, li venis en la sonĝon de la junulo, kiu la unua trovis la bonaĵon de uzado de fajro kaj sciigis lin: "Troviĝas lando Suiming en la fora okcidento, tie ekzistas fajrosemo, vi povas akiri fajrosemon tie." La junulo vekiĝis, li pensis pri la diro de la dio, tial li decidis serĉi la fajrosemon en la lando Suiming.
La junulo transpaŝis montojn, riverojn kaj arbarojn, fine venis al la lando Suiming. Sed ĉi tie ne ekzistas suno, diurno estas sendistinga, ĉie estas nigra, fundamente ne ekzistas fajro. La junulo estas tre malespera kaj riproĉis sub la granda arbo nomita "Suimu". Subite brilis antaŭ la junulo, tiu brilo lumigis la ĉirkaŭaĵon. La junulo tuj staris por ektrovi la brilofonton. Tiam li trovis, ke super la arbo Suimu kelkaj grandaj birdoj per siaj mallongaj kaj fortaj buŝoj bekas insektojn. Kiam ili bekas insektojn, tiam aperas fajrobrilo. Vidinte tion, la junulo tuj havis ideon. Li derompis iujn branĉojn de la arbo Suimu kaj per la branĉoj boris grandajn branĉojn, kiel atendite aperis fajrobrilo, sed ne fajro. La junulo ne estis malespera, li trovis diversajn branĉojn kaj pacience faris froton per diversaj branĉoj. Finfine branĉoj ekbrulis. La junulo ĝoje ploretis.
La junulo revenis al la hejmo, li portis al homoj neniam estingeblan fajrosemon---la manieron de boro de ligno por fajro, de tiam homoj neniam vivas en malvarmo kaj timo. Homoj admiris la junulon pro lia kuraĝo kaj saĝo, kaj elektis lin kiel ĉefon kaj titolis lin "Suiren", nome prenanto de fajro.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |