Vizitu Forumon

La pitoreskejo Jiuzhaigou

(GMT+08:00) 2014-06-03 15:41:21     Redaktoro:Selena

El: Laoyao/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

Jiuzhaigou situas norde de la monto Ga'erna en la sudorienta parto de Qinghai-tibeta altebenaĵo je altitudo de 2 000 ĝis 3 106 metroj. Ĝi ricevis la nomon pro la ekzisto de 9 tibetaj vilaĝoj. La pitoreska pejzaĝo havas areon de 620 kvadrataj kilometroj, kaj 52% de la regiono estas kovritaj de natura arbaro. Tie ĉarmas kolorriĉaj floroj kaj herboj kaj ankaŭ vivas multaj sovaĝaj bestoj, ekzemple grandaj pandoj, orharaj simioj kaj blanklipaj cervoj. Pro alpa lago, kolorriĉa arbaro, neĝkovrita monto kaj tibeta stilo, Jiu Zhaigou, nomata ankaŭ "homa paradizo kaj fabela reĝlando", ĝuas renomon tra la mondo. Ĝi estas Y-forma montvalo profunda je pli ol 40 kilometroj, kaj en ĝi dispoziciiĝas kvar vidindejoj Shuzheng, Rize, Changhai kaj Baojingya.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto