Vizitu Forumon

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

(GMT+08:00) 2014-10-15 14:20:42     Redaktoro:Ĝoja

Artikolo el retejo edukado.net


(Interlingvistika Simpozio)

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, danke al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF.

Dum la semajna intensa sesio de la unua semestro okazis kurso pri interlingvistiko kun Vera Barandovska-Frank (Germanio, profesoro de AIS). Ŝi donis superrigardon pri planlingvoj, al kiu kontribuis Ivan Colling (el Brazilo), kiu ĵus finis siajn interlingvistikajn studojn ĉe AMU. Esperantan kulturon enkondukis Zbigniew Galor (prof. de la Universitato de Szczecin, Pollando), al tio aldoniĝis interesaj prelegoj pri lingvo kaj kulturo de Sabine Fiedler (prof. en la Universitato de Leipzig, Germanio), pri la e-gazetaro de Jukka Pietiläinen (docento en la Universitato de Tampere, Finnlando) kaj pri esperanta radiofonio de Barbara Pietrzak (pola retradio, estrarano de UEA).


(La nova grupo)

La unuan periodon de la Esperanta literaturo prezentis tradicie Tomasz Chmielik (tradukisto, Pollando) kaj Lidia Ligęza (poetino el Krakovo, Pollando). Fonetikon kaj fonologion – startante de ĝeneralaj bazaj nocioj al karakterizo de esperantaj sonsistemo kaj prononca normo – entreprenis Ilona Koutny (gvidanto de la IS, prof. de AMU) kaj Nicolau Dols Salas (prof. en la Universitato de la Balearaj Insuloj).

La sesion sekvis la 3-a Interlingvistika Simpozio (25-26.09.2014), kun ĉefa temo de internacia komunikado. Ĝi estis malfermita al neesperantistaj kontribuantoj kiuj konsistigis pli ol kvaronon de la prelegantaro. Malfermis ĝin vicrektoro de UAM kaj parolis la vicdirektoro de la Lingvistika Instituto. Prelegoj estis prezentataj en esperanto, pola kaj angla, temis pri lingvopolitiko, interkultura komunikado kaj diversaj aspektoj de esperantologio kaj interlingvistiko..

La bankedo kunigis la malnovajn kaj novajn studentojn, instruistojn kaj prelegantojn en agrabla etoso en la manĝejo Jowita. Gastis kaj laŭdis la aranĝon vicdekano de la Novfilologia Fakultato kaj la direktoro de la Lingvistika Instituto. Ilona Koutny transdonis 10-jaran son- kaj videoarkivon de la studoj al la reprezentantoj de la Viena Esperanto-Muzeo, CDELI (La Chaux-de-Fonds, Svisio) kaj Edukado.net

La semajnon finis la 30-a Arkones, fama kaj riĉa kultura aranĝo kun muziko, filmoj, teatraĵoj kaj multaj diskutoj. En ties programoj multnombre kontribuis ankaŭ prelegintoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj.

Raportis: Ilona Koutny

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto