Vizitu Forumon

La urbo Panzhihua

(GMT+08:00) 2015-03-17 15:38:29     Redaktoro:Selena

El: Yin Gang/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

 

La urbo Panzhihua situas en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, najbare al la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la provinco Yunnan. La supra parto de Yangzi-rivero – Jinsha-rivero faraskurbiĝon ĉi tie kaj sin etendas tra la urbo Panzhihua. Laŭdire, antaŭ longa tempo, ĉe bordo de Jinsha-rivero iam kreskis majesta kapok-arbo, kaj Panzhihua estas scienca termino de kapok-floro, sekve oni titolis la urbon per Panzhihua.

 

La urbo Panzhihua riĉas je minerala, akva kaj agrikultura profitfontoj, kaj havas agrablan klimaton. Ĉirkaŭ la urbo troviĝas diversaj turismaj profitfontoj, kiaj stalaktita kaverno, ŝtona arbaro, akvofalo, termo-fonto, primitiva arbaro, alpa herbejo ktp. La plej interesa turisma ero estas la ekspedicia flosado en Jinsha-rivero.

 

La ekspedicia flosado en Jinsha-rivero okazas en granda kanjono okcidente de la urbo Panzhihua. Pro siaj majesteco, vasteco, mirinda geologia trajto, mistera kanjona originaleco kaj primitivaj vegetaloj, la okcidenta kanjono de Panzhihua estas belega egale al la Afrika Kanjono de Kenjo. Alilandaj amatoroj de flosado rigardas la okcidentan kanjonon de Panzhihua kiel "oran terenon" de la ekspedicia flosado.

En la jaro 1999, la ekspedicia flosado en Jinsha-rivero estis elektita de la usona revuo "Landa Topografio" kiel unu el la 25 plej defiaj, plej penigaj kaj plej allogaj ekspediciaj programoj en la mondo.

Turistoj ĝenerale opinias, ke la flosado donas tre fortan ekscitiĝon al partoprenantoj, kaj helpas al ili purigi la animon, hardi la volon kaj enkorpigi valoron de la vivo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto