Vizitu Forumon

Deveno de urbo Nankino

(GMT+08:00) 2015-03-24 10:41:58     Redaktoro:Selena

El: Yan Jianhua/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Laŭ noto de ĉina historia libro, en la jaro 1368, pereis la dinastio Yuan kaj sekvis la dinastio Ming. La unua imperiestro Zhu Yuanzhang de la dinastio Ming decidis konstruigi la ĉefurbon en la loko nomata Yingtian, kiu situas apud la rivero Yangzi, la plej longa rivero de Ĉinio, kaj estas nefacile atakebla de malamikoj. La imperiestro alvokis sian asistanton Liu Bowen al la kortego kaj donis al li la taskon de ĉefurba konstruado.

Akceptinte la gravan taskon, Liu Bowen kaj liaj akompanantoj kondukis la esploradon al montoj, lagoj kaj riveroj, kaj faris skizon de la ĉefurbo. Tiam alvenis la imperiestro rajdanta sur fortika ĉevalo, kaj volis kurigi la ĉevalon, por ke oni konstruu la urbomuron laŭ la spuro de lia ĉevalo. La imperiestro promesis, ke Liu Bowen rajtas rekvizicii ĉion por konstrui la altan kaj dikan muron, sed nepre en unu jaro.

La imperiestro donis ege malfacilan taskon al Liu Bowen, ĉar la ĉevalo estis tre fortika, kaj oni ligis varmegan pezilon al ĝia vosto, sekve ĝi terure rapidege kuris kaj faris grandan cirklon, ampleksantan multajn montojn, lagojn kaj riverojn, kiuj ne troviĝis en la skizo farita de Liu Bowen. Por atingi la celon de la imperiestro, li devis ne nur konstruigi la urbomuron, sed ankaŭ ebenigi la montojn por ŝtopi la lagojn kaj riverojn.

Liu Bowen longe cerbumis kaj decidis mobilizi la armeon.

Li dividis dekmilojn da soldatoj en du partojn: unu konstruos la urbomuron kaj la alia ebenigos la montojn kaj riverojn. Tamen la laboro progresis malrapide – du monatoj pasis, sed la riveroj, lagoj kaj montoj malmulte ŝanĝiĝis, tiel estos tute neeble plenumi la taskon en unu jaro. La saĝa Liu Bowen denove cerbumis kaj ordonis la tutan armeon konstrui la urbomuron. Li varbis popolanojn labori super la montoj, riveroj kaj lagoj. Li pagis al la laborantoj kaj ordonis al la laborestroj bone trakti ilin. Li punis kelkajn laborestrojn, kiuj turmentis laborantojn kaj malversaciis ilian laborpagon. Do la popolanoj laŭdis lin pro lia justeco kaj tre volontis labori por li.

Iun tagon, junulo laboranta en la suda monto trovis en la tero oran bebon, kiu altas 1 futon. Ekbolis la tuta laborantaro. Oni interbatalis pro ĝi. Tiam Liu Bowen venis kaj demandis: "Pri kio vi bruas?" La laborantoj silentis, kaj neniu kuraĝis paroli. Liu Bowen venis antaŭ maljunulon, kiu tremis pro timo, kaj demandis: "Kio okazas al vi?" La maljunulo diris: "Mi… mi malsaniĝis." Liu Bowen konsolis lin dirante: "Ne timu, mi scias medicinon. Mi skribos recepton, vi resaniĝos baldaŭ." Liu Bowen bone konis la tradician ĉinan medicinon, do li komencis palpi la pulson de la maljunulo, kiu pli terure tremis, ĉar li aŭdis, ke Liu Bowen havas magiajn okulojn, per kiuj li povas vidi tage la internaĵon de homo kaj nokte malproksiman kazernon de malamikoj. Tial, la maljunulo pli timis kaj genuiĝis: "Ne mortigu min!" Liu Bowen demandis kun rideto: "Vi, maljuna, tamen pene laboras, kial mi mortigos vin?" La maljunulo prenis el sia sino la oran bebon: "Tion trovis mia filo. Oni intencis rabi ĝin kaj mi kaŝis ĝin. Nun mi donas ĝin al vi." Aŭdinte tion, Liu Bowen ridegis: "Ha, mi komprenas. Ne timu, bone konservu ĝin, ĝi estas donaco de la ĉielo por vi diligentuloj, ĝi apartenas al vi."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto