Vizitu Forumon

Ping Zhang (Ĝoja)

(GMT+08:00) 2009-06-29 18:56:22

Mi nomiĝas Zhang Ping, Esperante Ĝoja. Mi estas gaja kaj malkaŝema homo. En universitato mi lernis ekonomikon kaj sciis nenion pri Esperanto, sed pro mistera fortuno, mi venis al Ĉina Radio Internacia kaj fariĝis esperantisto. Nun mi jam laboras ĉi tie pli ol 7 jarojn, mi respondecas pri intervjuo, redakto kaj produkto de programero Ekonomia Panoramo. Per Esperanto, mi amikiĝis kun multaj diverslandaj esperantistoj. Mi elkore dankas la providencon, ĝi liveris al mi la ŝancon eniri en la novan mondon, ĉi tie ĉiutage mi estas gaja kaj kontenta, ĉar per mia klopodado, alilandanoj povas pli multe kompreni la antikvan landon, Ĉinion, kies ekonomio tre vigle disvolviĝas. Mi ankaŭ akiris multajn fruktojn el la laboro: dum intervjuo, mi estis kortuŝata de normalaj ĉinoj, dum la laboro, mi akiris amikecon kun miaj kolegoj kaj esperantistoj. Mi sincere esperas amikiĝi kun vi, mia retadreso estas: perfectgoja@163.com
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
         Ĉina Radio Internacia sendis raportistojn Zhao Jianping kaj Chen Lina al Bjalistoko por raportadi la 94-an Universalan Kongreson. Ili sciigos al vi, kiajn interesajn aferojn aŭ homojn ili renkontas. Abunda enhavo ĝuste ekzistas en Podkasto de ĈRI: http://esperanto.cri.cn/94uk/ 
         Samtempe nia retejo entuziasme atendas vian kontribuadon de ĉi-rilataj fotoj kaj rakontetjoj antaŭ/dum/post la UK.
         Ĝaja: ttandpp@hotmail.com
         Shanshan: eufonia@saluton.net
Forumo
Nomo
Pasvorto