Vizitu Forumon

Rakonto pri maljunulo Niu Juan, gravuristo de sigeliloj

(GMT+08:00) 2012-11-09 15:35:47

En siaj pli ol 20 jaroj Niu Juan komencis lernadon de gravurado kaj de tiam li sin dediĉas al la arto.

"Por gravuri sigelilojn, oni devas unue bone fari skribon, poste komponi la ideografiaĵojn kaj fine komenci gravuradon. Ekvilibro estas ege grava. Ekzemple, la kvar ideografiaĵoj devas esti racie kunaranĝitaj. Por la ideografiaĵoj, kies strekoj estas multaj, la linioj, gravuritaj, devas esti maldikaj, kaj por la ideografiaĵoj, kies strekoj estas malmultaj, la linioj devas esti dikaj. Kiam oni faras aranĝon de la ideografiaĵoj, oni devas fari sintezan konsideron. Kiel ĉe manĝado por kvar amikoj, se unu el ili ne manĝas ŝafaĵon sed la aliaj tri volas manĝadon de ŝafaĵo, tio estas ne harmonia. Ankaŭ en gravurado, harmonio estas ege grava."

Diference kun la literoj en la okcidenta kulturo, ĉinaj ideografiaĵoj estas konsistigataj de linioj, tial ideografiaĵoj posedas arton kaj belecon. Kiom da linioj en unu ideografiaĵo, kia estas la formo de la linioj, kia la kombino de la liniojn kaj kiel ideografiaĵoj estas aranĝataj, ĉio ĉi decidis la arton kaj belecon, ankaŭ naskis sennombrajn eblecojn de silegiloj. Laŭ Niu Juan, serĉi kaj trovi la plej bonan aranĝon ĝuste estas la komponado.

"Se komponado estas bone traktita, gravurado fariĝos facila. Komponado fontas en kaligrafado, tial antaŭ ĉio oni devas sin trejni en kaligrafado."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto