Vizitu Forumon

Tri majaoj

(GMT+08:00) 2012-12-21 15:21:23

Majaa antikva restejo Tulum

Je 17:50 de la 12a de decembro, 2012, en urbocentro de Tulum.

Juna taksiisto Juan Diego Chan havas "neĉeffluan" majaan familion. Kiam li estis infano, la gepatroj forlasis sian vilaĝon kaj eklaboris en la urbo Tulum. La patro estas komercisto kaj la patrino mastrumantino. Ekde la infaneco, li kaj liaj 6 fratoj estis edukitaj kune kun meksikanoj, tial li ĝis nun ankoraŭ ne havis ŝancon lerni la lingvon de sia gento. Li multe bedaŭras pro tio.

Diplomiĝinte el supera mezlernejo, li fariĝis taksiisto en moderna urbo de Meksiko. Por li, "majao" estas fora memoro kaj gloro. Dum nelonga babilo, li kelkfoje menciis, ke li fieras esti majao kaj profunde amas siajn tradiciojn kaj kulturon. Responde al la demando, kiel konservi identecon de majaoj, kiuj vivas en modernaj urboj kaj malposedas la praulan lingvon kaj tradiciojn kia kulto, li honeste diris: "Estas nenia rimedo kaj ne necese konservi".

"Nuntempe ni ne multe atentas identecon de majaoj. La nunaj majaoj kaj aliaj meksikanoj kunvivas kaj iom post iom fariĝis nova meksika gento. En la estanteco niaj ĉiuj kutimoj kaj tradicioj ŝanĝiĝis. Majaoj en urboj estas tute samaj al aliaj meksikanoj. Specialaj majaaj tradicioj restas plu nur en foraj vilaĝoj."

Karaj amikoj, konra dankon pro via aŭskulto!

(Lina)


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto