Vizitu Forumon

Japanoj emeritiĝas en la aĝo de 65 jaroj

(GMT+08:00) 2013-04-25 09:16:04     Redaktoro:Lina

La plimulto de japanaj entreprenoj ekpraktikis redungan sistemon, konsidere de redukto de kosto por homa resurso, dum parto de japanaj entreprenoj elektis prokrasti la emeritiĝan aĝon ĝis 65 jaroj, opiniante, ke veteranaj laboruloj spertoriĉaj utilas al ilia evoluo.

En la 70aj jaroj de la pasinta jarcento (En 1970aj jaroj), dungitoj ĝenerale emeritiĝis en la aĝo de 55 jaroj. Sed sekve de malalta naskiĝkvanto kaj la socia maljuniĝo, Japanio laŭpaŝe prokrastas emeritiĝan aĝon dum la lastaj 40 jaroj, precipe post la jaro 2007, kiam la japana populacio negative kreskis. Por malstreĉigi la grandan premon alportitan de la socia maljuniĝo, prokrasti emeritiĝan aĝon estas unu el gravaj rimedoj necesaj por la japana registaro.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto