|
|
||
La sudkorea publiko ĝenerale opinias, ke la estonta evoluo de la sudkorea turisma industrio dependas de allogo de plimultaj ĉinaj vizitantoj. En famaj senimpostaj butikoj estas multaj ĉinlingvaj kondukantoj por plibone servi al ĉinaj vizitantoj, tial ĉinaj vizitantoj tute ne bezonas maltrankviliĝi pri lingvaj kontaktoj. Krome, ĉinaj bankkartoj Unionpay povas esti vaste uzataj en Sud-Koreio.
Laŭ sperto, plej multe aĉetataj de ĉinaj vizitantoj en Sud-Koreio estas kosmetikaĵoj, ĉar sudkoreaj kosmetikaĵoj estas bonkvalitaj kaj pli taŭgaj al azianoj, kaj pli malmultekostaj ol tiuj de Eŭropo kaj Usono.
Ankaŭ sudkoreaj vestoj kaj kestoj estas pli ŝatataj de ĉinaj vizitantoj.
Karaj amikoj, ni finu la raporton pri butikuma paradizo Sud-Koreio. Koran dankon pro via aŭskulto!
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |