Vizitu Forumon

Ĉinoj volas fari transmaran investon

(GMT+08:00) 2013-05-23 13:06:02     Redaktoro:Lina

 

Saluton, karaj amikoj. Hodiaŭ ni babilos pri tio, ke ĉinoj havas fortan volon fari transmaran investon, kaj ke en la jaro 2012 la tuta mondo konsumis 100 miliardojn da sakoj da tujnudeloj.

Lastatempe 70% de ĉinaj enketitoj havas fortan volon fari transmaran investon.

El tiuj, kiuj havas transmarajn kontaktojn, 65% iam faris internacian investon, 68% planas iri alilanden por plua studado aŭ sendi siajn gefilojn eksterlanden por plua lernado, kaj 77% havas planon vojaĝi eksterlanden en la estonteco. Krome, 47% havas sperton de transmara vojaĝo.

Karaj amikoj, jen estas alia informo: en la jaro 2012 la tuta mondo konsumis 100 miliardojn da sakoj da tujnudeloj. La kvanto pliiĝis je 2,7% ol tiu en la jaro 2011. Unuafoje la kvanto superis 100 miliardojn da sakoj.

La plej grandaj konsumantoj laŭvice estas Ĉinio kun 44 miliardoj da sakoj, Indonezio kun 14,1 miliardoj da sakoj kaj Japanio kun 5,4 miliardoj da sakoj.

Sed laŭ pohoma konsuma kvanto Sud-Koreio kaj Indonezio okupas la antaŭajn du lokojn.

Monda Asocio de Tujaj Nudeloj atribuas evidentan pliiĝon de konsumitaj tujnudeloj en Ĉinio, Barato kaj Brazilo al la rapida evoluo de tiuj landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto