Vizitu Forumon

Germana Muzeo

(GMT+08:00) 2013-06-18 14:14:32     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Ĝenerale dirite, muzeo estas loko por konservi pasintaĵojn. Sed Germana Muzeo komencas doni atenton al la nunaj sociaj problemoj kaj kondukas rekonstruon de la nacia konscio. Nuntempe en germanaj grandaj urboj enmigrintoj okupas 40% de la loĝantoj. Kiel enmigrintoj alkutimiĝas al la germana socio kaj bone konservas sian kulturon? Germana Muzeo zorgas pri la ĉiutaga vivo de enmigrintaro per la maniero "kolekto, dispozicio kaj disvastigo".

Germana Muzeo sin dediĉas por ke pli multaj homoj akceptu enmigrintojn kaj plie por eviti perdon de la nacia kulturo. Vera Neukirchen, laboranto de Germana Muzeo, konigis: "La muzeo havas projekton pri la islama kulturo. Estas en la muzeo, islamanoj povas rekonscii sian kulturon. Ĉi tie oni povas libere rakonti sian sperton. Tio estas gravega por la tuta socio. Ni devas scii, ke la germana kulturo estas ne unika, tamen estiĝis sub la influo de multaj kulturoj. Tio ja estas parto de la konscia procezo. Ni esperas, ke la muzeo povos longtempe partopreni en la procezo."

Mono por funkciado de Germana Muzeo fontas ĉefe de la subŝtata kaj urba registaroj, kaj parte de la federacia registaro aŭ individuoj. Sendube ankaŭ la muzeo estas influata de la ekonomia recesio. Anjan Schaluschke, laboranto de Germana Muzeo, diris: "Germana Muzeo ĉefe sin apogas sur la publika financo. La muzeo povas fari nenion alian ol redukti elspezon okaze de manko de monrimedoj. Civitanoj de iuj landoj pli aktive partoprenas en muzeaj aferoj, ekzemple Britio kaj Usono havas solidan bazon de volontula servo. Kontraste Germanio havas volontulojn kun malgranda proporcio."

Spite al multaj malfacilaĵoj, Anjan Schaluschke opinias: "Muzeo estas bonega malferma platformo kaj havas eblecojn por interŝanĝo kaj interkompreno. Muzeo estas bazo, sur kiu oni povas zorgi pri la estonteco. Mi opinias, ke muzeo multe utilas al evoluo de la futura socio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto