Vizitu Forumon

Pollando kolektos "rubaĵimposton"

(GMT+08:00) 2013-06-20 08:58:26     Redaktoro:Lina

Antaŭ nelonge la pola registaro anoncis reformi la nunan sistemon de rubaĵa recikligo kaj kolekti de ĉiuj loĝantoj "rubaĵimposton" ekde la unua de julio, 2013, kun la celo protekti la medion, redukti rubaĵan polucion kaj altefikigi rubaĵan reutiligon. La pola registaro esperas, ke per la reformado rubaĵa recikligo kaj reutiligo povos atingi la mezan nivelon de EU.

La nuna rubaĵa recikligo de Pollando estas bazita sur familioj. Ĉiu familio povas libervole elekti rubaĵrecikligan kompanion kaj laŭkvante pagi al la elektita kompanio, dum la kompanio liveras rubujojn kaj ĉiutage kolektas rubaĵon. La sistemo estas racia laŭ teorio: loĝantoj laŭkvante pagu, tiel ke reduktiĝu estiĝo de rubaĵo. Sed kio estas la reala stato? Parto de loĝantoj arbitre forĵetas rubaĵon aŭ metas en alies rubujojn ol kontrakti kun rubaĵ-recikligaj kompanioj.

La sekvo estas tio, ke la nuna rubaĵrecikliga nivelo de Pollando estas sub la meza nivelo de EU. Laŭ koncerna statistiko, rubaĵa recikliga kaj reutiliga proporcio en Pollando estas nur 17%, tamen 62% en Germanio kaj Aŭstrio kun la plej alta rubaĵtrakta nivelo.

En la jaro 2012 EU iam avertis pri la malalta efikeco de rubaĵ-trakto en Pollando. Sub tia granda premo Pollando decidis reformi la nunan rubaĵrecikligan sistemon kaj kolekti "rubaĵ-imposton" surbaze de familioj, nome, oni fiksu la imposton laŭ la nombro de familianoj, domareo kaj uzita akvo-kvanto. Post pago de rubaĵ-imposto, loĝantoj ne plu pagu al rubaĵ-recikligaj kompanioj, kaj la loka registaro portu sur si respondecojn recikligi kaj trakti rubaĵon.

Sed laŭ la nova sistemo, la plejparto de loĝantoj pagos pli multe ol antaŭe, tiel ke multaj loĝantoj malkontentas. Eĉ iuj loĝantoj apelaciis al la konsititucia juĝejo pri la reformado. Por malpliigi plendojn de loĝantoj, la varsovia magistrato jam decidis redukti rubaĵ-imposton.

Tamen eĉ en la nova sistemo oni ankoraŭ povas trovi kontraŭrimedojn, ekzemple, oni povas intence redukti la nombron de loĝantoj en apartamentoj ĉe registriĝo. Fakuloj prognozis, ke la magistrato eble povas kolekti "rubaĵ-imposton" nur de 600 000 loĝantoj el 2 milionoj da loĝantoj en Varsovio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto