Vizitu Forumon

Ekonomia krizo pelis germanojn al Pollando por laboro

(GMT+08:00) 2013-06-25 09:49:35     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Germanio kaj Pollando estas najbaraj landoj, kaj la germana ekonomio estas multe evoluinta ol la pola. Sed en Szczecin, havena urbo en norda Pollando, multaj senlaboruloj el orienta Germanio venas ĉi tien por labori, kaj ties riĉiĝintaj poloj aĉetas domojn en Germanio.

Szczecin iam apartenis al Germanio, kaj estas sub rego de Pollando post la Dua Mondmilito. Post la jaro 2004, kiam Pollando aliĝis al EU, multaj poloj iris al Germanio, Britio kaj Irlando por labori. Sed okcidenteŭropaj landoj estas en dekadenco pro la ekonomia krizo, dum la pola ekonomio stabile evoluas. Precipe debilas la ekonomio de orienta Germanio najbara al Pollando, tial multaj germanoj venas al Pollando por serĉi laborojn.

Fakte multaj bone edukitaj germanoj okupiĝas tamen pri simplaj fikizaj laboroj en Pollando kaj akiras 1 000 eŭrojn ĉiumonate, pli malmulte je 30%-40% ol en Germanio. Laŭ koncerna statistiko, proksimume 10 000 germanoj venas al Pollando por labori ĉiujare de post 2010. Sed la nombro temas nur pri registritaj germanoj, kaj la reala nombro certe estas pli granda.

Germanoj ankaŭ ŝatas veni al Szczecin por apreci koncertojn, spekti operojn kaj eĉ trinki kafon. Szczecin kun 500 000 loĝantoj estas la plej granda urbo kaj la komerca centro ĉe la landlimo inter Pollando kaj Germanio. Ĉi tie Germanaj komercistoj uzas lingvojn la germanan kaj la polan por siaj nomkartoj, ankaŭ apudaj germanoj volas veturi al Szczecin por sin distri.

Unuflanke, germanoj venas al Pollando por laboro kaj distrado; aliflanke poloj venas al Germanio por aĉeti domojn. Polojn koncernas 80% de domnegocoj en germana landlima regiono najbara al Szczecin. Apartamento kun 2 ĉambroj en Szczecin kostas 100 000 eŭrojn. Per la sama sumo oni povas aĉeti grandan domon kun ĝardeno en germana landlima regiono najbara al Szczecin, tial pli kaj pli multaj poloj laborantaj en Szczecin elektas loĝi en Germanio. En multaj germanaj urbetoj en la regiono, pli ol duono da loĝantoj estas poloj.

Germanoj ĉe la landlimo tamen ne oponas kontraŭ alveno de poloj, ĉar la loka ekonomio kadukas, la populacio serioze malgrandiĝas, multaj domoj estas ne loĝataj kaj iuj lernejoj malfunkcias pro manko de lernantoj, tamen la landlima regiono refoje havas signojn de viveco dank' al alveno de poloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto