Vizitu Forumon

"Kuraca turismo" al orienta Eŭropo

(GMT+08:00) 2013-06-27 14:23:47     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni babilu pri kuraca turismo al la orienta Eŭropo. Estas sciate, ke Germanio, Svisio, Sud-Koreio kaj Tajlando estas famaj cellokoj por kuraca turismo. Tamen, post kiam orienteŭropaj landoj kiaj Pollando kaj Hungario aliĝis al EU, la orienta Eŭropo fariĝis la unua celloko, kie okcidenteŭropanoj preferas fari kuracan turismon..

Germanoj kaj britoj faras kuracan turismon al la orienteŭropaj landoj ĉefe pro malmultekosteco. Ĝenerale dirite, en la orienta Eŭropo plibeligado, okuloperacioj kaj dentoperacioj kostas pli malmulte je 50% ol en la okcidenta Eŭropo. Precipe post la eŭropa ŝulda krizo devalutiĝas pola kaj hungara monoj kontraŭ eŭroj, operacioj kostas pli malmulte. Krome, fidindaj estas kuracaj ekipaĵoj kaj profesia lerteco de kuracistoj en la orienta Eŭropo. Ekzemple en Hungario, kuracistoj povas sendepende fari operaciojn post 6-jara universitata lernado kaj 3-5jara praktikado, eĉ flegistinoj povas eklabori post 6-jara trejniĝo, kaj plie multaj kuracistoj kaj flegistinoj scipovas la anglan lingvon kaj la germanan lingvon.

Neperfekteco de la sanitara sistemo estas la alia kialo. En Britio pacientoj ofte ricevas de dentistoj la jenan diagnozon: unue eligu denton kaj poste plenigu la falsan pro tio, ke la du operacioj povas esti kovrataj de la sanitara sistemo, kaj pacientoj devas mem pagi por aliaj dentoperacioj. Tial, multaj britoj akceptas dentoeligon en sia lando kaj aliajn dentooperaciojn en Pollando, Hungario kaj aliaj orienteŭropaj landoj. Laŭ la plej lasta enketo, pli ol 90% de britoj, kiuj iam faris kuracan turismon, kontentas pri la kuraco.

Dank' al la ofta vizito de okcidenteŭropanoj, rapide evoluas la kuraca turismo en la orienta Eŭropo kaj la rilata sumo kalkuliĝis al 100 miliardoj da usonaj dolaroj nur en 2012. Ekzemple, ĉiujare 300 000 ĝis 350 000 eksterlandanoj venas al Pollando por akcepti kuracon kaj pohoma kosto superas 1 500 usonajn dolarojn; en Ĉeĥio 25% de plibeligaj operacioj estas por eksterlandanoj; en Hungario termofonta kuracado estas ege bonvena ĉe emeritoj.

Sed la plejparto de kuraca turismo estas aranĝita de turismaj kompanioj, kaj rekomenditaj hospitaloj aŭ kuracistoj estas komercaj partneroj de turismaj kompanioj. Tial, oni plibone ekzamenu kvalifikon kaj lertecon de hospitaloj kaj kuracistoj antaŭ ol akcepti kuracon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto