Vizitu Forumon

Koreoj laŭkvante pagu por nutraĵa rubo

(GMT+08:00) 2013-07-02 09:17:46     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Junie Sud-Koreio ekplenumis novan sistemon de laŭkvanta pago por nutraĵa rubo en la tuta lando, kun la celo redukti ellason de tia rubo.

Ekde la jaro 2005, Sud-Koreio speciale pritraktas nutraĵan rubon kaj post tiam koreoj kutimas meti nutraĵan rubon en specialajn sakojn, tial laŭkvanta pago por nutraĵa rubo havas bazon en la realeco.

En Sud-Koreio nutraĵa rubo estas delikate pritraktata. Unue, loĝantoj devas aĉeti specialajn sakojn por meti nutraĵan rubon; sekve, tiaj sakoj flavaj estu nur por nutraĵa restaĵo; trie, nutraĵa restaĵo devas esti laŭeble senakvigita antaŭ ol esti metita en la sakojn; fine, sakoj, saturitaj de nutraĵa restaĵo, devas esti metitaj en difinitajn ujojn, kiuj estu ekskluzive uzataj, alie oni estu monpunata.

Kiel menciite, Sud-Koreio plenumas laŭkvantan pagon por nutraĵa rubo, celante malpliigi ellason de nutraĵa rubo. Laŭ statistiko donita de la sudkorea Ministerio de Medio, ĉiujare en Sud-Koreio estiĝas 5,5 milionoj da tunoj de nutraĵa rubo kaj okupas 30% de la totala rubo. Ĉiutage pohoma ellaso de nutraĵa rubo en Sud-Koreio kalkuliĝas al 500 gramoj, pli multe ol tiu en Japanio kaj Germanio. Tial, la sudkorea registaro esperas malmultigi la ellason de nutraĵa rubo kaj kuraĝigi loĝantojn por ŝpari nutraĵojn per la nova sistemo de laŭkvanta pago.

Nature, estiĝis raciaj kontraŭrimedoj responde al laŭkvanta pago. Iuj sudkoreaj kompanioj vidis komercan ŝancon el la nova sistemo. Ekzemple lastajn jarojn populariĝas sekigiloj por nutraĵa rubo. Por vendistoj de tiaj sekigiloj, plenumo de la nova sistemo sendube estas ĝojiga novaĵo. Tiaj sekigiloj povas ne nur redukti volumenon de nutraĵa rubo je 80%, sed ankaŭ nuligi ĝian malplaĉan odoron, tiamaniere oni povas malpliigi pagon por nutraĵa rubo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto