Vizitu Forumon

Sorto de Edward Snowden

(GMT+08:00) 2013-07-04 08:59:42     Redaktoro:Lina

Lastatempe ekvadora prezidento Rafael Correa diris, ke la ekvadora registaro ne komencis pritrakti peton de Edward Snowden pri politika azilo, kaj ke la sorto de Edward Snowden nun estas en la manoj de Rusio.

Ekvadora prezidento Rafael Correa diris, ke antaŭ ĉio Edward Snowden devas esti en la teritorio de Ekvadoro por ke Ekvadoro traktu lian peton. Sed Edward Snowden estas ankoraŭ en la transita zono de iu rusa flughaveno, tial la solva rimedo kaj la eventuala sorto de Edward Snowden dependas de Rusio. Antaŭe usona vicprezidento Joe Biden telefonis al Rafael Correa kaj esperis, ke Ekvadoro rifuzos peton de Edward Snowden.

Edward Snowden serĉas politikan azilon de Ekvadoro ĝuste pro tio, ke li estas en kontakto kun Julian Assange, kiu proponis al li peti politikan azilon de Ekvadoro.

 

Samtempe la ekvadora registaro renkontas premon el la interno. Ekvadoro estas en tenaca ligiteco kun Usono en ekonomio kaj komerco. Nuntempe Usono ne nur donas komercajn favorojn al Ekvadoro kaj estas la ĉefa celloko de eksportado de Ekvadoro. Oni povas imagi, ke se Ekvadoro vere malbone rilatus kun Usono, ĝia ekonomio kaj komercado certe estus influata. Antaŭ nelonge la ekvadora registaro anoncis "solfanke kaj senrenverseble" forlasi usonajn komercajn favorojn, tio tuj estis maljesata de la komerca rondo. Oni opinias, ke la decido grave batos eksportadon de Ekvadoro. Oni eĉ dubas, ke Rafael Correa metas sian kontraŭusonan figuron sur la ŝtataj interesoj.

Ĉu Ekvadoro do estas la plej bona azilo por Edward Snowden? Fakte nuntempe estas ne multaj elektoj antaŭ Snowden. Se li venos al iu ajn okcidenta lando, li eble estos "perfidita" al Usono, la superpotenco en la tuta mondo. Eĉ tiuj landoj, kiuj ne tiel intime rilatas kun Usono, probable ne povas elteni premon de Usono. Julian Assange estas bonega ekzemplo. Fakte Snowden ne havas multajn elektojn en la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto