Vizitu Forumon

Ĉu eblas senmorteco?

(GMT+08:00) 2013-07-09 08:54:17     Redaktoro:Lina

Lastatempe rusa riĉulego Dmitry Itskov elmetis aŭdacan ideon pri "senmorteco de la homaro", nome, la homa konscio povas ekzisti sendepende de la korpo.

Tiuj, kiuj iam spektis la filmon "Avata", kredeble pli facile komprenas la ideon. En la filmo, ĉefrolulo kun paraliziĝinta malsupra korpo povas regi sian anstataŭan korpon Avata per la konscio. Dmitry Itskov kredas, ke iutage la homaro povos transigi la konscion en virtualan anstataŭanton per teknologio kaj tiel realiĝos senmorteco.

Dmitry Itskov prezentis al la publiko sian horaron: en la jaro 2020 la homaro povos de malproksime regi robotojn per sia konscio; en la jaro 2025 la homaro kapablos transplanti la cerbon en sistemon viv-subtenan. Se tiel, grave malsaniĝanta homo povos sin liberigi de la malforta korpo kaj plue vivos per alia maniero; en la jaro 2035 la homa konscio povos esti tute transigita en la komputilon sen komplika sistemo subtenanta la vivon; en la jaro 2045 aperos virtualulo, kiu, kvankam senkorpa bildo, tamen posedos la konscion kaj la sentojn de la homaro. Dmitry Itskov opinias, ke tiam la homaro vivos senmorte.

Dmitry Itskov estas iom pli-ol-30-jaraĝa riĉulego kaj mediata magnato en Rusio. En la jaro 2012 li anoncis ekigi "planon de 2045". Li invitis dekojn da pintaj rusaj sciencistoj por studi senmortecon de la homaro. Li tiucele prezentis sian planon al alilandaj sciencistoj kaj gravuloj kaj esperis kunlabori kun diverslandaj pintaj kleruloj.

Kvankam la publiko ĝenerale opinias, ke tro fantazia kaj malproksima for de la realeco estas la ideo de Dmitry Itskov, tamen la publiko almenaŭ komencis pripensi iujn demandojn: se tute eblus senmorteco, ĉu vi volus senfine vivi? Ĉu oni ankoraŭ povas nomi homo la vivaĵon sendependan de la homa korpo? Eble iutage en la futuro la homaro renkontos tiujn moralajn demandojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto