Vizitu Forumon

Leĝigita "ofta vizito al la maljunaj gepatroj"

(GMT+08:00) 2013-07-11 09:37:26     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En la nove amendita "Leĝo pri Protektado de Rajtoj kaj Interesoj de Maljunuloj" eksplicite formulas, ke tiuj, kiuj loĝas disde la maljunaj gepatroj, devas ofte viziti aŭ saluti la gepatrojn. Unuafoje Ĉinio leĝigis "oftan viziton al la maljunaj gepatroj". Sed kiom grade malfacilas "ofta vizito al la gepatroj"? kaj kia estas plenumebleco de la formulo? Jen detala raporto!

Laŭ koncerna statistiko, en Ĉinio estas 62 milionoj da maljunuloj, kiuj sole loĝas sen la akompano de la gefiloj. Por tiaj maljunuloj plej gravas prizorgo kaj konsolo de la gefiloj. La nove modifita "Leĝo pri Protektado de Rajtoj kaj Interesoj de Maljunuloj" klare difinas, ke familianoj ne neglektu maljunulojn, kaj tiuj, kiuj loĝas disde maljunuloj, devu ofte viziti aŭ saluti maljunulojn.

Leĝigo de "ofta vizito al la maljunaj gepatroj" manifestas atenton al la spirita postulo de maljunuloj.

Kvankam akompano de la gefiloj estas la revo de multaj maljunuloj, tamen en la realeco la gefiloj, precipe laborantaj aliloke, havas sian malfacilecon. Laŭ koncerna enketo, pli ol 80% de migrantaj laborantoj vidas siajn gepatrojn unu fojon en ĉiu duonjaro, 20% apenaŭ unu fojon en ĉiu unu jaro. Por migrantaj laborantoj "ofta vizito al la maljunaj gepatroj" estas granda ŝarĝo, ĉu ekonomie ĉu tempe.

Ĉinio ne estas la unua, kiu leĝigis "oftan viziton al la maljunaj gepatroj". Svedio kaj Finnlando donis regulojn i.a. pri loĝdistanco inter la gefiloj kaj la gepatroj, kaj kontaktaj fojoj kaj daŭrotempo resti kun la gepatroj.

Leĝigo de "ofta vizito al la maljunaj gepatroj" estas nur komenco kaj donas leĝan bazon por protekti rajtojn de la gepatroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto