Vizitu Forumon

Granda populacio ĝenas Baraton

(GMT+08:00) 2013-07-16 10:38:15     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Nuntempe granda populacio estas tutmonda problemo kaj grave influas la socian evoluon. En la hodiaŭa "Mozaika Tempo" ni vidu, kiel Barato respondu al sia granda populacio.

Estas sciate, ke Barato havas la duan plej grandan populacion en la tuta mondo kaj ĝia populacio kreskis je 20% en ĉiu jardeko en la pasinta duonjarcento. Laŭ la rezulto de la 15a censo farita de Barato en 2011, tiutempe estis pli ol 1,2 miliardo da loĝantoj en Barato kaj okupis 17,5% de la tutmonda populacio. Fakuloj opinias, ke la granda populacio estas unu el ĉefaj problemoj, kiuj malhelpas la evoluon de Barato.

Raporto de UN diras, ke en Barato, unu el ĉefaj grenproduktantoj en la mondo, estas multaj subnutritaj homoj, kies nombro okupas 25% de la tutmonda. Negativa influo de la rapida kresko de la populacio estas reala problemo, kiu atendas la solvon de Barato.

La plej nova statistiko manifestas, ke en la nuna Barato proksimume duono de la loĝantoj estas en la aĝo de malpli ol 25 jaroj. Ĉu la granda nombro de junuloj estos motivo por la barata ekonomio? Ĉu Baraton trafos "demografia dividendo" aŭ "demografia inkubsonĝo"? Doktoro Roy, vicdirektoro de India Akademio de Sociaj Sciencoj, opinias, ke grandiĝanta populacio estas "glavo kun duobla eĝo". Li diris: "En Eŭropo kaj Usono multaj laboroj povas esti faritaj nur de junuloj, sed pro malrapida kresko de la populacio mankas sufiĉaj junuloj. Tiuflanke mi vidas nian perspektivon. Aliflanke, multaj fariĝis senlaboraj migrantoj sen taŭgaj laboroj."

Doktoro Roy opinias ankaŭ, ke edukado estas la plej baza. Se Barato volas realigi dividendon, necesas armi civitanojn per scioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto