Vizitu Forumon

Maljuniĝas la japana socio

(GMT+08:00) 2013-07-18 09:27:34     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La maljuniĝo de la socio kaj la malmultiĝo de infanoj estas longtempa problemo por Japanio. Estas sciate, ke la japana socio komencis maljuniĝi en 1970aj jaroj kaj nuntempe Japanio plej grave maljuniĝas ol aliaj landoj. La socia maljuniĝo ĉiujare pliigas financan elspezon de la japana registaro. Do, kiel Japanio pritraktu la socian maljuniĝon?

Laŭ koncerna statistiko de japana Nacia Instituto de Esplorado de Populacio kaj Socia Garantio, maljunuloj pli-0l-65-jaraj okupis 23% de la totala populacio en 2010, nome, tiutempe ĉiu kvina japano estis maljunulo.

Samgrade elstaras malmulteco de infanoj en Japanio pro alta kosto por vivteni infanojn kaj pro malfruiĝo de geedziĝo. En la jaro 2005 la naskokvanto eĉ reduktiĝis al 1,26. Ĝenerale dirite, la konvena naskokvanto de evoluintaj landoj devas esti 2,1. Fakuloj opinias, ke la socia maljuniĝo estas sekvo de malmultiĝo de infanoj.

Tial, deradika solvo de la socia maljuniĝo dependas de multigo de infanoj. En la 1990aj jaroj Japanio komencis ellabori kontraŭrimedojn responde al la malmulteco de infanoj, kaj plie prokrastigis la pensiiĝan aĝon kaj altigis mempagan proporcion por kuracado.

Kvankam post la jaro 2005 la naskokvanto iomete pliiĝas, tamen ankoraŭ malfacilas trakti la socian maljuniĝon kaj la malmultecon de infanoj. Laŭ la nuna stato, Japanio devas fortigi financan subtenon en pritraktado de malmulteco de infanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto