Vizitu Forumon

Ĉu tro granda populacio en Aŭstralio?

(GMT+08:00) 2013-07-23 14:35:48     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En la hodiaŭa "Mozaika Tempo" ni donu la atenton al la aŭstralia populacio. En la nuna Aŭstralio estas 23 milionoj da loĝantoj pro alveno de grandnombraj enmigrintoj. Lastajn jarojn estas disputo pri la populacio: kiel oni trovu la plej bonan ekvilibran punkton inter la populacia kresko kaj la daŭripova evoluo.

En 1788 sur la aŭstralia kontinento estis nur 35 000 homoj, kaj hodiaŭ 23 milionoj. La aŭstralia populacio ĉiujare kreskas je 1,7%, pli multe ol tiu de preskaŭ ĉiuj aliaj evoluintaj landoj, dume 60% de pliiĝantaj loĝantoj estas transmaraj enmigrintoj.

Estas sciate, ke Aŭstralio havas vastan teritorion tamen kun maldensa loĝiteco. Sed tio ne signifas, ke ĝi povas enteni multajn loĝantojn. La plejpartaj homoj amasiĝas en ĉemaraj grandaj urboj, dume la vasta dezerto ne taŭgas por loĝado pro manko de precipitaĵo.

Tial, en Aŭstralio longtempe estas du tute malsamaj opinioj pri la populacio. La unua partio opinias, ke la aŭstralia ekonomio bezonas sin apogi sur sufiĉaj homoj kaj plie juneco de la pliiĝantaj loĝantoj utilas mildigi la socian maljuniĝon.

Sed la alia partio konvinkiĝas, ke la nuna medio ne povas subteni pli multajn homojn, ĉar la bazaj instalaĵoj, akva resurso kaj natura medio ne povas kontentigi la bezonon de pli multaj loĝantoj. Se oni volas teni la nunan vivon, do necesas fermi la pordon de Aŭstralio kaj ne plu akcepti novajn enmigrintojn.

En ĝenerala elektado, populacio jam fariĝis diskutata temo de du ĉefaj politikaj partioj.

Do, ĉu enmigrintoj povas harmonie kunekzisti kun la aŭstralia socio? Unu aninomulo alvenis al Aŭstralio kiel rifuĝinto en la 1970aj jaroj. Li diris, ke li amas Aŭstralion, ĉar la lando akceptis lin, donis al li egalajn ŝancojn, tiel ke li havas la vivon kun digno. Aliflanke, li ankaŭ spertis diskriminaciojn. Tial, li konkludis, ke diversnacianoj harmonie kunekzistas, tamen ĉe lokanoj ankoraŭ restas diskriminacioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto