Vizitu Forumon

Meksiko, monde plej korpulenta lando

(GMT+08:00) 2013-07-25 14:55:15     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En la hodiaŭa "Mozaika Tempo" ni babilu pri tio, ke longtempe Usono estis la plej korpulenta lando en la mondo, sed laŭ la plej nova statistiko, Meksiko, anstataŭ Usono, fariĝis la monde plej obeza lando.

Antaŭ nelonge, Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN aperigis statistikon pri korpulentula proporcio de diversaj landoj. Interalie, Meksiko kun la proporcio 32,8% superis Usonon, kaj fariĝis la plej korpulenta lando. Nuntempe 70% de meksikanoj superpezas, unu el tri meksikaj infanoj obezas kaj la plejparto de infanoj restos plu obezaj dum la tuta vivo.

La plej korpulentaj landoj ampleksas jenajn: Meksikon, Usonon, Sirion, Libion, Venezuelon, Trinidadon kaj Tobagon. Kvar venas de Ameriko kaj neniu el la orienta Azio.

Nun ni vidu, kiel Meksiko fariĝis la plej korpulenta lando. Oni povas trovi respondon el la vidpunktoj de ekonomio kaj kulturo. Usona specialisto iam publikigis raporton, atentigante, ke la nuna obezeco fontas el iagrada subnutriteco. Tiuj landoj, kiuj stabilas tamen kun granda diferenco inter sociaj klasoj, ne sufiĉe pripensis bonan nutritecon kaj sanon. Kvankam Meksiko estas la dua plej granda ekonomio en Latin-Ameriko, tamen ĝi havas pli ol 50% de malriĉuloj kaj grandan diferencon inter riĉeco kaj malriĉeco. Malriĉuloj apenaŭ povas sin satigi.

El la vidpunkto de la kulturo, meksikanoj preferis fruktojn kaj legomojn sanigajn al la homa korpo, sed la potenca kulturo de la najbara lando Usono multe influas meksikanojn, nur kokakolao deradike influas la korpan formon de meksikanoj. La nuna Meksiko estas la plej granda produktanto kaj konsumanto de kokakolao kaj meksikanoj kutimas trinki almenaŭ unu ladskatolon da kokakolao kaj ĉiujare unu meksikano meze konsumas 450 boletojn da tiaĵo.

Obezeco plej multe influas la fizikon kaj estas unu el ĉefaj kaŭzoj de latentaj malsanoj. Ĉiujare kormalsano trafas 400 000 meksikanojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto