Vizitu Forumon

Manko de mono ĝenas francan urbeton Grigny

(GMT+08:00) 2013-07-30 15:20:46     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En la hodiaŭa "Mozaika Tempo" ni donu la atenton al la franca urbeto Grigny, kiu suferas je senprecedenca financa deficito. En la urbeto kun 26 000 homoj, la enspezoj longtempe ne povas kovri elspezojn, kaj la financa deficito estas multiĝanta, tiel ke lokanoj mizere vivas kaj manko de mono ĝenas la urbeton.

En la 1960aj jaroj, la urbeto Grigny iompostiome malfermis sian pordon al alilokanoj kun la celo akceli urbigon. La sekvo estas tio, ke sepoblis la populacio de la urbeto, kiu antaŭe havis nur 3 000 loĝantojn. Unuflanke, grandnombraj homoj envenis en la urbeton pro lozaj enmigraj politikoj; aliflanke, mezklasanoj iompostiome forlasis la urbeton, kaj restis nur homoj senkapablaj pagi imposton kaj junaj novaj enmigrintoj. Nuntempe la urbeto povas fari nenion alian ol pagi koston por siaj malsukcesaj politikoj. Nun la elspezoj konstante pliiĝas, sed la imposto ĉiam ne sufiĉas.

Financaj oficistoj de la urbeto sentas sin senkapablaj antaŭ la malracia populacia konsisto: ĉiujare pliiĝas 750 novnaskitoj kaj 4 500 infanoj vizitantaj infanĝardenojn kaj elementajn lernejojn. Ĉiufoje la ŝtato rifuzas la peton de la loka registaro pri subvencio kaj nul-intereza kredito kun la preteksto, ke mankas al la urbeto kapablo de racia buĝeto.

Por pliigi financan enspezon, oni eĉ altigis imposton, reduktis elspezojn por funkciuloj kaj malpliigis subvencion al iuj asocioj kaj institucioj. Loka oficisto diris, ke antaŭ la serioze malboniĝanta financo, tiuj rimedoj apenaŭ efikas.

En la nuna periodo la urbeto urĝe volas allogi al si mezklasanojn. Sed oni opinias, ke la ago mem estas ridinda. La urbeto unuflanke bezonas ilian alvenon kaj aliflanke volas imposti ilin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto