Vizitu Forumon

"Ĉina vento" tra pola urbo Rzeszow

(GMT+08:00) 2013-08-01 08:54:37     Redaktoro:Lina

Karaj amikoj, Rzeszow kun 200 000 loĝantoj situas en la sudorienta parto de Pollando kaj ties infanoj eklernas la ĉinan lingvon. Jen estas detala raporto!

De post oktobro de 2012, en la 27a Publika Infanĝardeno infanoj havas 30-minutan ĉinlingvan kurson en ĉiu semajno. Post duonjara lernado, ili jam ellernis plurajn infankantojn kaj ciferojn de unu ĝis cent. La ĉinlingva instruisto Jiao Ping estas invitita el la ĉina provinco Shandong. Ŝi laŭdis, ke infanoj bonege parolas en la ĉina lingvo.

Barbara Kolodziej, estro de la infanĝardeno, ĝojas, ke la infanoj povas multe ellerni en la mallonga tempo. Ŝi diris: "Tio estas la ĝusta decido, ke niaj infanoj lernu la ĉinan lingvon. Antaŭe ni ĉiam opiniis, ke la ĉina lingvo estas malfacile lernebla, sed fakte infanoj rapide progresas. Ili ankaŭ pli multe konas Ĉinion kaj la ĉinan kulturon per lernado de la ĉina lingvo."

Multaj gepatroj surprizas kaj ĝojas pri la ĉinlingva nivelo de la infanoj. Eric estas la infano, kiu plej bone lernas la ĉinan lingvon. Lia patro Jakub havas fortan intereson pri Ĉinio pro la filo.

Nuntempe entute 14 infanĝardenoj en la urbo havas ĉinlingvajn kursojn kaj proksimume 500 infanoj lernas la ĉinan lingvon dank' al subteno de la magistrato. Urba proparolanto Maciej Chlodnicki diris, ke post kiam Rzeszow kaj ĉina urbo Fangchenggang fariĝis ĝemelaj urboj, la delegacio de Rzeszow vizitis Ĉinion kaj profunde kortuŝis pro la ekonomia disvolvo de Ĉinio. En 2012 la urbo Rzeszow komencis subvencii ĉinlingvan edukadon de 14 infanĝardenoj.

La infanoj, gepatroj, infanĝardenoj kaj magistrato multe kontentas pri la ĉinlingva edukado. La magistrato planas funkciigi ĉinlingvajn kursojn en ĉiuj publikaj infanĝardenoj en la urbo por ke pli multaj infanoj konu la ĉinan lingvon kaj Ĉinion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto