Vizitu Forumon

Edward Snowden en Rusio

(GMT+08:00) 2013-08-06 16:02:55     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Lastatempe la rusa registaro decidis doni portempan azilon al Edward Snowden, denuncanto de la usona projekto Prismo. Do kio estas la opinio de la rusa publiko pri la decido?

Yusubov estas emerita laboristo en Moskvo. Li senhezite subtenas la decidon. Li diris: "Certe oni devas doni portempan azilon al Edward Snowden. Kial ne? Edward Snowden diris la veron. Tio estas lia rajto."

Alena Akinshina estas kasisto de iu moskva supermerkato. Lastatempe samkiel ŝiaj geamikoj kaj gekolegoj, ŝi multe atentis informon pri Edward Snowden. Ŝi diris: "Mi multe subtenas la decidon. Mi eĉ esperas, ke Rusio donos rusan civitanecon al Edward Snowden, tiel ke li povas vojaĝi ĉien, kien li volas. Mi opinias, ke li estas heroo!"

Kvankam multaj homoj subtenas la decidon, tamen Antonov, sekuriganto de iu loĝkvartalo en Moskvo, maltrankviliĝis: "Mi opinias la decidon ĝusta. Sed la decido eble estigos konfliktojn inter la du landoj."

Kompare kun aliaj, Lukyanov, specialisto pri politika studado, estas pli kvieta kaj profesia. Liaopinie, Rusio ne havas alian elekton ol doni sian portempan azilon al Edward Snowden, konsidere tion, ke Rusio ne povas ekstradicii lin al Usono nek povas transsendi lin alilanden. Sed se Moskvo tenos bonan kontakton kun Vaŝingtono, Moskvo povos redukti la influon de la afero de Edward Snow al la dulandaj rilatoj ĝis la minimumo. Li diris: "En la nuna mondo, preskaŭ neniu lando povas elteni la premon el Usono. Iuj landoj pro aliancaneco kun Usono, iuj pro intereresoj, kaj iuj pro nevola traktado kun Usono. Sed disvolvi rilatojn kun Usono estas la postulo de la tutmondiĝo."

Karaj amikoj, supre ni babilis pri la opinio de la rusa publiko rilate la portempan azilon de Edward Snowden en Rusio. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto