Vizitu Forumon

Plej maljuna prezidento en Afriko

(GMT+08:00) 2013-08-08 09:16:26     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Hodiaŭ ni donu la atenton al Mugabe, la plej maljuna prezidento en Afriko. Li servis kiel ĉefministro post kiam Zimbabvo akiris sian sendependecon en la jaro 1980, kaj servas kiel prezidento de post la jaro 1987. Li estas diskutata persono. Iuj okcidentaj landoj malamikas kun li, sed en la okuloj de multegaj afrikanoj, li estas heroo, kiu aŭdacas batali kontraŭ la okcidento kaj protektas la interesojn de negroj.

Estas unike, ke Mugabe, preskaŭ 90-jara, ankoraŭ servas kiel ŝtatestro. Iuj afrikaj gvidantoj nomas lin "paĉjo Mugabe". En la nuna Afriko, li absolute estas veterano.

Mugabe, naskita en 1924, iompostiome famiĝis en la afrika liberiga movado en la 1960aj jaroj, kaj estas respektata de afrikanoj.

En Afriko, li estas egale fama kiel sudafrika eksprezidento Nelson Mandela kaj aliaj samepokaj afrikaj gvidantoj. Oni ŝatas kompari Mugabe kun Nelson Mandela: la du homoj estis malliberigitaj pro peno por sialanda sendependeco kaj kondukis sian landon en la novan epokon, sed Nelson Mandela finis sian prezidentecon post unu-mandata servoperiodo, dum Mugabe ankoraŭ administras la landon.

Mugabe estas diskutata persono. Subtenantoj prenas lin "soldato", "heroo" kaj "libera batalanto", dum iuj okcidentaj landoj kiaj Britio kaj Usono opinias lin "diablo".

Post sendependiĝo, Zimbabvo iam bonege rilatis kun la okcidento, precipe kun la eksa metropolo Britio. Sed dum la pluraj jaroj post 2000, Mugabe porpledis plenumi "agraran reformadon", kaj Zimbabvo reprenis la bienon de blankulaj farmigantoj kaj dividis al negroj senbienaj aŭ havantaj apenaŭ bienon, tiel ke la okcidentaj landoj severe sankciis kaj plue sankcias Zimbabvon. Tamen iuj malriĉuloj akiris sian bienon post la reformado kaj pli firme subtenas Mugabe.

En pluraj okazoj, Mugabe kritikis, ke la okcidento intervenis la internajn aferojn de Zimbabvo, kaj kondamnis, ke la malfacila ekonomio de Zimbabvo fontas el la longtempa kontraŭleĝa sankcio de la okcidento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto