Vizitu Forumon

Karibaj landoj iam koloniitaj postulas kompenson

(GMT+08:00) 2013-08-13 14:39:46     Redaktoro:Lina

Antaŭ nelonge, Kariba Komunumo informis, ke ĝiaj membrolandoj postulas, ke Britio, Hispanio, Francio kaj Portugalio donu kompenson pro siaj koloniismo kaj genocido en la karibaj landoj.

Kariba Komunumo opinias, ke la nuna malriĉo kaj postiĝo de la karibaj landoj estas la sekvo de la koloniismo, sklavismo kaj genocido fare de la supre menciitaj eŭropaj landoj. Ĝis nun, la komunumo ne malkaŝis la postulatan sumon.

Objektive, unuflanke eŭropanoj tute detruis la indianan kulturon, aliflanke ili alportis al Latin-Ameriko siajn sciencojn, teknikojn kaj politikajn sistemojn. Preskaŭ ĉiuj membroj, asociitaj membroj kaj observantoj de Kariba Komunumo iam estis kolonioj de eŭropaj landoj. Genocido kaj ekstermo de la indiana kulturo postlasis nesanigeblan vundon al la karibaj landoj.

Ni prenu kiel ekzemplon Haition, la unuan sendependan landon en Latin-Ameriko. Du jarcentoj pasis post la franca koloniismo, Haitio ankoraŭ estas ĝenata de malriĉo kaj postiĝo. En Haitio, 50% de la loĝantoj estas en senlaboreco, la socio estas en tumulto, packonserva trupo de UN longtempe restas tie.

Hispana gazeto "Elpais" verkis komentan artikolon pri la kompenso-postulo de la karibaj landoj. La artikolo diras, ke eble kompare kun grandsuma kompenso, pardonpeto de la eŭropaj landoj estas pli signifoplena por la karibaj landoj, kaj plie, fone de la nuna malprospero, pardonpeto estas multe pli facila ol grandsuma kompenso.

Karaj amikoj, supre temis pri tio, ke karibaj landoj iam koloniitaj postulas kompenson de eŭropaj landoj. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto