Vizitu Forumon

Aŭstralio enfokusigas ĉinan turisman merkaton

(GMT+08:00) 2013-08-15 15:19:33     Redaktoro:Lina

Antaŭ nelonge Aŭstralia Turisma Administracio aperigis tute novan ĉinlingvan retejon. En la lastaj jaroj, Ĉinio fariĝis la plej rapide kreskanta merkato por la aŭstralia turismo. Paralele, Aŭstralio multe penis por ekspluati la ĉinan merkaton.

La retejo estas speciale destinita al ĉinaj vizitantoj. Laŭ raporto, konforme al la kutimoj de ĉinaj vizitantoj, la retejo elstarigas turismajn enhavojn kaj itinerojn.

En la retejo estas gravaj informoj pri aŭstraliaj vidintejoj kaj flugoj de ĉinaj ĉefaj aerkompanioj, sed ankaŭ atentigoj pri interesoj kaj rajtoj de turistoj, sano, sekuro, kvaranteno kaj vizo.

Direktoro de Aŭstralia Turisma Administracio diris, ke la retejo estas grava por ekspluati la ĉinan merkaton. Ĉinio, unu el la plej rapide kreskantaj merkatoj, alportas al Aŭstralio pliiĝantan enspezon.

Kial Aŭstralio tiel atentas la ĉinan merkaton? Pro la granda perspektivo de la ĉina merkato. Nuntempe, ĉinaj vizitantoj al Aŭstralio plej rapide kreskas. Laŭ la totala konsuma sumo, Ĉinio estas la plej granda merkato por la aŭstralia turismo en la pasintaj dekkelkaj jaroj. Pohoma konsuma sumo de ĉinaj vizitantoj en Aŭstralio estas proksimume 7 000 usonaj dolaroj, pli alte je 42% ol tiu de la transmaraj vizitantoj en Aŭstralio. Laŭ la totala nombro de vizitantoj, Ĉinio anstataŭ Britio estas la dua plej granda merkato por Aŭstralio. La fakto estas, ke ĉinoj fariĝas la plej gravaj klientoj por Aŭstralio.

Krom la ĉinlingva retejo, la administracio faris trejnadon kaj disvastigon kun la temo "Pretas por Ĉinio", celante konigi preferojn de ĉinaj vizitantoj kaj delikate prepari por ĉinaj vizitantoj, ekzemple, fari ĉinlingvajn materialojn, prepari ĉinajn pladojn kaj dungi ĉinlingvajn kondukantojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto