Vizitu Forumon

Indonezio ĉiurimede allogas al si ĉinan investon

(GMT+08:00) 2013-08-20 16:24:51     Redaktoro:Lina

Antaŭ nelonge, respondeculo de indonezia porinvesta komitato diris, ke Indonezio speciale ellaboros favorajn politikojn por ĉinaj investantoj, konsidere tion, ke Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj plej havas potencialon investi en Indonezio, kaj konstruado de indoneziaj bazaj instalaĵoj donas grandan ŝancon por la ĉinaj investantoj.

La favoraj politikoj destinitaj al ĉinaj investantoj estas la jenaj: 5-jara senimposto, fondo de speciala ekonomia zono kaj permeso al vendado de varoj en Indonezio. Indonezio esperas, ke la investa sumo el Ĉinio povu kalkuliĝi al unu ĝis 2 miliardoj da usonaj dolaroj.

Nuntempe, ĉinaj entreprenoj aktivas "eliĝi el la ĉina pordo", sed la investa sumo en Indonezio estas ne sufiĉe granda pro tio, ke ĉinaj investantoj maltrankviliĝas pri la investa medio en Indonezio, ekzemple pri necerteco de la administrado kaj juro, pri la komplikaj impostoj, eĉ pri korupto.

Fakte, estas ne necese havi tiajn maltrankviliĝojn. Lastajn jarojn, la indonezia politiko stabilas, kaj la indonezia registaro alprenis pozitivajn rimedojn por garantii la interesojn de investantoj. Indonezio esperas per la supre menciitaj favoraj politikoj kredigi ĉinajn investantojn, ke investado en Indonezio estas pli profita ol en Eŭropo kaj Usono. En la lastaj 2 jaroj, indonezia ambasado en Ĉinio faris turisman kaj investan disvastigon en ĉinaj urboj. El tio videblas la indonezia entuziasmo pri la ĉina investado.

Estas bone sciate, ke Indonezio havas grandan rezervon de nafto, naturgaso, karbo kaj oro, tial energi-industrio certe estas la ĉefa investa celo de ĉinaj entreprenoj; sekve, konstruado de indoneziaj bazaj instalaĵoj estas en la komenca stadio, tial tio estas ankaŭ bona elekto; trie, la indonezia manufaktura industrio estas konsiderinda. Fabrikado en Indonezio ne nur povas utiligi tieajn malmultekostajn laborfortojn, sed ankaŭ povas krei pli multajn postenojn por Indonezio. Fine, ankaŭ la telekomunika industrio kaj la financa industrio estas proponitaj por ĉinaj investantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto