Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio sane evoluos dank' al urbaniza dividendo

(GMT+08:00) 2013-08-22 16:06:51     Redaktoro:Lina

La monda ekonomio malfacilas de post la internacia financa krizo en 2008, ekzemple, debilas la ekonomio de evoluintaj landoj, kaj ne tiel brilas la ekonomio de leviĝantaj landoj. Lastatempe, iuj okcidentaj mediatoj intencas eligi tonon de "dekadenco de Ĉinio", raportante, ke baldaŭ finiĝos la ĉina demografia dividendo, mankas motivo al la ĉina ekonomio kun eksportado kiel la orientado, serioziĝas la ĉina polucio, kvazaŭ la ĉina ekonomio baldaŭ kolapsus.

Fakte la ĉina registaro bone scias, ke antaŭ la ĉina ekonomio estas multaj defioj. Sed la ĉefflua opinio estas tio, ke la ĉina ekonomio ne certe "malmole surteriĝos", la ĉina potencialo estas ankoraŭ grandega, ĉar en la venontaj dek jaroj, 300 ĝis 400 milionoj da homoj sin metos en la procezon de urbanizo, kaj dank' al "la urbaniza dividendo" la ĉina ekonomio sane evoluos.

Enmigro de grandnombraj kamparanoj en urbojn kaj urbetojn pliigos konsumon, stimulos industrian produkton, kaj plie, aktivas konstruado de bazaj instalaĵoj pro la urba ekspansio. Tial, el la ekonomia vidpunkto, multigo de urbaniza rilatumo signifas kreskon de konsumado kaj investado kaj grandigon de la enlanda bezonado.

Sekve de evoluo de la ĉina ekonomio, la urbaniza rilatumo altiĝis de 18% en 1978 ĝis 52,5% en 2012. Ĉinio ankoraŭ havas grandan potencialon laŭ la evolua sperto de iuj evoluintaj landoj, kies urbaniza proporcio eĉ superas 70%.

Joseph Stiglitz, Nobel-premiito por Ekonomiko, iam prognozis, ke la ĉina urbanizo estas unu el la du ĉefaj motivoj por la tutmonda ekonomio en la 21a jarcento. Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang montris, ke konsidere grandan diferencon inter la urboj kaj la kamparo, urbanizo estas la plej potenciala en la venontaj dekoj da jaroj, kaj ke modernigo de 1,3 miliardo da homoj kaj urbanizo de 1 miliardo ne nur feliĉigos la ĉinan popolon, sed ankaŭ multe kontribuos al la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto