Vizitu Forumon

Someraj Olimpikoj 2020 en Tokio

(GMT+08:00) 2013-09-10 16:08:30     Redaktoro:Lina

Posttagmeze de la 7a de septembro en la argentina ĉefurbo Bonaero, la 125a plena sesio de Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke japana urbo Tokio estis elektita kiel gastiganto por la Someraj Olimpikoj en 2020.

En stadiono de olimpika ĝardeno en Tokio, proksimume 2 000 urbanoj atendis informon antaŭ granda ekrano. Kiam prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Rogge eldiris la nomon de Tokio, la homamaso hurais.

Ankaŭ la japanaj mediatoj estas tiel ekscitaj kiel urbanoj. Japana televidstacio NHK multfoje aperigis la scenon, ke prezidanto Rogge eldiris la nomon Tokio kaj homamasoj hurais.

Interalie, artikolo, titolita "Japanio finis 3 sinsekvajn malsukcesojn", diras, ke ĝis nun Japanio unufoje gastigis somerajn olimpikojn kaj kvarfoje malsukcesis en koncernaj petoj. Japanaj urboj Nagojo, Osako kaj Tokio estis venkitaj en peto respektive por someraj olimpikoj 1988, 2008 kaj 2016. Ĉifoje estas ekscite, ke Tokio sukcesis en peto de gastigo de la someraj olimpikoj 2020.

Alia artikolo raportas, ke plus someraj olimpikoj 1964, vintraj olimpikoj 1972 kaj vintraj olimpikoj 1998, Japanio kvara-foje gastigos olimpikajn ludojn.

Iuj mediatoj pli atentas ekonomiajn sekvojn de la olimpikaj ludoj. La tokia registaro prognozis, ke gastigo de la someraj olimpikoj 2020 havigos al Japanio ekonomian profiton de 181 miliardoj da juanoj nur dum la periodo de 2013 ĝis 2020. Iuj japanaj ekonomikistoj montras, ke aŭtovoja riparado kaj la turismo eble alportos al Japanio pli grandan profiton, kaj la olimpikoj espereble fariĝos sparkilo de la japana ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto