Vizitu Forumon

Alta senlaboreco ĝenas italajn junulojn

(GMT+08:00) 2013-09-24 16:38:59     Redaktoro:Lina

Laŭ la plej nova oficiala statistiko, nur 40,4% de italaj junuloj malpli-ol-35-jaraj estis en dungiteco en la dua trimestro de 2013, malpli multe je 5 procentpunktoj ol samperiode de 2010. Granda redukto de dungitaj ŝancoj ĝenas italajn junulojn.

Oni devas ŝuldi la altan senlaborecon de junuloj al la ekonomia krizo. Italaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj estis serioze trafitaj de la ekonomia krizo, nature tio sekvigis la altan senlaborecon. La itala enposteniga medio tamen ne evidente pliboniĝas post mildiĝo de la ekonomia krizo. Tio aliflanke reflektas nesufiĉecon de la disvolva movforto kaj tro altan laborkoston.

Okazis al Italio ĉenaj reakcioj pro daŭra redukto de dungitaj ŝancoj. Pro manko de kontentigaj laboroj, pli kaj pli multaj elituloj iras alilanden. Tio malfortigas kreivon, produktivon kaj internacian konkurencon de Italio, kaj plie Italio estas ne tiel alloga kiel kutime por fremdlandaj investantoj. Aldone, la familia aĉetpovo rekte malpliiĝas pro la alta senlaboreco.

Observatorio Supermono iam faris hazardan specimenan enketon al la bankaj kontoj de italaj junuloj malpli-ol-35-jaraj. Laŭ la enketa rezulto, la plejparto de ili havas malpli ol 5 000 eŭrojn da deponaĵo, kaj 30% de ili eĉ malpli ol 1 000 eŭrojn.

Oni opinias, ke la itala registaro devas ne nur alpreni enpostenigajn rimedojn, sed ankaŭ fari gravan reformadon por redukti labor-koston, impostojn kaj kotizojn de entreprenoj, kaj nur tiam la itala ekonomio reprosperiĝos.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto