Vizitu Forumon

Nigra Bero anoncis sian malprofiton

(GMT+08:00) 2013-09-26 14:54:59     Redaktoro:Lina

Kanada poŝtelefona kompanio Nigra Bero anoncis, ke en la dua trimestro de 2013 ĝia vendsumo kalkuliĝis al 1,6 miliardo da usonaj dolaroj, kaj la malprofito al unu miliardo da usonaj dolaroj. Pli frue, analizistoj prognozis, ke la meza vendsumo estos 3 miliardoj da usonaj dolaroj. Aldone, la kompanio anoncis maldungi 4 500 laborantojn, kies nombro okupas pli ol 40% de la totala.

Antaŭ publikigo de la anonco, portempe ĉesis negoco de Nigra Bero en la usona akcia borso NASDAQ. Post la publikigo, la akcia kurzo de Nigra Bero malaltiĝis je 20%.

Fakte, Nigra Bero longtempe restis prospera, kaj eĉ la usona prezidento Barack Obama estas ĝia lojala uzanto. Iu mediato raportis, ke laŭ profesiula kalkulo, prefero de Barack Obama al la poŝtelefono Nigra Bero iel estas reklamo kun la valoro de 50 milionoj da usonaj dolaroj. Kial politikistoj kia Barack Obama, advokatoj kaj financistoj preferas uzi poŝtelefonojn de Nigra Bero? Ĉefe pro la alta retsekureco. Nigra Bero iam eĉ okupis pli ol duonon de la poŝtelefona merkato en Norda Ameriko. Sed, ĝi evidente postiĝas en la epoko de inteligentaj poŝtelefonoj. Koncerna statistiko manifestas, ke antaŭ unu jaro la merkata kvoto de Nigra Bero estis proksimume 4%, kaj de post junio de 2013 eĉ malpli ol 1%.

Kompreneble, la kompanio konstante klopodas en transformo. En la komenco de 2013, ĝi prezentis al la publiko novtipajn poŝtelefonojn Q10, Z10 kaj Z30. Kvankam tiuj poŝtelefonoj estas ŝatataj de profesiuloj, tamen ne bonvenaj al konsumantoj. Certe, la vendsumo estas ne kontentiga. La kompanio malsukcesis ankaŭ en tabulaj komputiloj, kaj koncernaj respondeculoj sinsekve eksiĝis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto