Vizitu Forumon

Ĉina ekstera komerco aktivas en transformiĝo

(GMT+08:00) 2013-10-15 14:11:52     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Kvankam Ĉinio iĝis la plej granda eksportanto kaj la dua plej granda komercanto en la mondo, tamen sub la premo de la debila tutmonda ekonomio, pliiĝanta laborkosto kaj plivaloriĝo de juano, la tradicia ekstera komerco renkontas seriozan situacion.

Fakulo Zhang Yongjie diris, ke fone de la serioza medio de la ekstera komerco, mendoj ricevitaj de ĉinaj eksportaj entreprenoj multe malpliiĝas.

Ĉinio estas la plej granda eksportanto en la mondo, sed laŭ la vidpunkto de la valora ĉeno, Ĉinio, kies eksportado ĉefe dependas de malkara laborkosto, estas en la fundo de la internacia aldonvalora kurbo. De la lastaj jaroj, laborkosto en Ĉinio pliiĝas, tiel ke mendoj de la ekstera komerco turniĝas al landoj en sudorienta Azio.

Feliĉe, en Ĉinio estas grupo da entreprenoj, kies ekstera komerco kaj profito ambaŭ pliiĝas, dank' al la aktiva transformiĝo kaj altgradiĝo. Kompreneble, krom mema altgradiĝo, perfekta servo kaj diskoniga koncepto akcelas la disvolviĝon de entreprenoj. Huang Yanli, kiu laboras multjare en eksterkomerca entrepreno, diris, ke eksterkomercaj entreprenoj devas pli aktivi en la internacia diskonigo.

La plej nova raporto montras, ke la ĉina eksportado iom post iom sin turnas al altvaloraj sektoroj, kaj importado kaj eksportado de iuj altvaloraj servoj rapide kreskas. Nuntempe, pli kaj pli multaj eksterkomercaj entreprenoj aktive serĉas la vojon de transformiĝo kaj altgradiĝo por okupi sian lokon en la tutmonda komerco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto