Vizitu Forumon

Enhejma servo por maljunuloj

(GMT+08:00) 2013-10-17 13:48:15     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Jam anticipe maljuniĝas la ĉina socio, kaj Ĉinio renkontas tiurilatajn defiojn. Sekve estos detala raporto!

Nuntempe, maljuniĝas sesono de la tuta populacio en Ĉinio, kaj en 2050 prognozite triono. Kiel maljunuloj pasigu la vivon? Tio iĝas varma fokuso de la tuta socio. Ĉina oficisto Tang Zhenxing konigis, ke la serva industrio por maljunuloj restas en la komenca stadio en Ĉinio, kaj ke la socia servo por maljunuloj estas nepra.

Li diris ankaŭ, ke en Ĉinio komenciĝis la serva industrio por maljunuloj, kvankam ankoraŭ ne matura. Kontraste, Japanio tiuflanke antaŭas, precipe en la maljunula asekuro.

Japanio havas profesian servan modelon kaj sistemon por maljunuloj. Krome, relative malalta estas la pago por la profesia servo. Laŭ fakula konigo, japanaj maljunuloj mem pagas nur 10%, kaj la maljunula asekuro pagas la ceteran. Nature, la modelo estas vaste akceptata de la japana socio.

Gravas la kvalito de la profesia servo por maljunuloj. Fakuloj proponas, ke antaŭ ĉio Ĉinio trejnu tiuflankajn laborantojn.

Ĉina oficisto Tang Zhenxing diris, ke en la estonteco Ĉinio plivastigos la enhejman servon por maljunuloj. Li aldonis, ke en la jaro 2050 la konsuma sumo de la ĉinaj maljunuloj kalkuliĝos al 5 000 miliardoj da juanoj, kaj ke granda estas la perspektivo de la serva industrio por maljunuloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto