Vizitu Forumon

Ĉinio en la okuloj de hindanoj

(GMT+08:00) 2013-10-22 17:11:00     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! En la 22a de oktobro, hinda ĉefministro Manmohan Singh komencis sian oficialan viziton en Ĉinio, kaj la dulandaj gvidantoj pridiskutos komune atentatajn temojn. Do kio estas la opinio de hindanoj pri la vizito? Kaj kia estas Ĉinio en iliaj okuloj? Jen detala raporto!

Suman, studento en norda Hindio, vizitis Ĉinion en majo, 2013. Babilante pri sia vizito, li diris: "Mi restis en Ĉinio 10 tagojn kaj vizitis tri urbojn Pekino, Wuhan kaj Shenzhen. La aŭtovojoj en Pekino estas puraj kaj larĝaj. Ankaŭ Hindio estas evoluanta lando, sed Ĉinio pli rapide evoluas."

Babilante pri la vizito de ĉefministro Singh al Ĉinio, Pandey, kiu laboras en Nov-Delhio dekkelkajn jarojn, diris: "Ĉinio estas bona najbaro de Hindio. Ĉinio kaj Hindio ambaŭ havas grandan populacion kaj la popoloj diligente laboras. Mi opinias, ke ĉifoje la du flankoj diskutos pri landlimoj kaj subskribos koncernan interkonsenton, kaj plie kunlaboros sur la kampoj de ekonomio, financo, tekniko kaj scienco. Tio alportos utilojn al ambaŭ flankoj."

Antaŭ pluraj jaroj, Amir iam vojaĝis en Ĉinio kaj admiris la rapidan evoluon de Ĉinio. Li diris: "Ĉinio estas granda lando kun abundaj provizoj. Ties homoj riĉe vivas."

Menciante la viziton de sialanda ĉefministro al Ĉinio, Amir diris: "Antaŭ kelkaj monatoj ĉina ĉefministro vizitis Hindion, kaj nun nia ĉefministro vizitas Ĉinion. Tio estas grava por ambaŭ landoj. Mi esperas, ke ili povos veni en akordon pri iuj disputaj problemoj, ekzemple pri landlimoj, kaj ke ili ankaŭ kunlaboros sur la kampoj de la ekonomia evoluo kaj konstruado de bazaj instalaĵoj."

Aliflanke, multaj hindianoj scias nur pri iuj grandaj urboj de Ĉinio, kaj apenaŭ scias pri la ĉina evoluo kaj la ĉina kulturo. Tial, estas grave multigi popolan interŝanĝon por ke la dulandaj popolanoj konu unu la alian.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto