Vizitu Forumon

UN 68-jariĝas

(GMT+08:00) 2013-10-29 15:58:16     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La 24an de oktobro, 2013, estas la 68-jara datreveno de UN. Jen detala raporto!

Estas sciate, ke en la sama tago en 1945 ekvalidis "La Ĉarto de UN", kaj oficiale fondiĝis UN. Ekde la jaro 1948, oni celebras "Tagon de UN" en la 24a de oktobro.

En la ĉi-jara "Tago de UN", ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris parolon. Li diris: "Karaj amikoj, dank' al Tago de UN, ni havas ŝancon koni la grandan kontribuon de la grava organizo al paco kaj komuna progreso. En la nuna tempo oni ankaŭ devas pripensi, kion ni povas fari por plibeligi la mondon."

En la parolo, Ban Ki-moon menciis 2 defiojn, nome, la siria krizo estas la plej granda defio pri sekureco, kaj realiĝo de la daŭripova evoluo estas la plej urĝa defio.

Temas pri la siria krizo, li diris: "Milionoj da homoj dependas de la humana helpo de UN. Fakuloj de UN kune kun la Organizo por Prohibo de Kemiaj Armiloj klopodas detrui la kemiajn armilojn en Sirio. Paralele, UN akcelas diplomatian projekton por fini la longtempan malfeliĉon."

Temas pri la evolua defio, li konigis, ke per la jarmila disvolva celo, duono de malriĉuloj jam sin liberigis el malriĉeco, kaj ke necesas ellabori la evoluan procezon post 2015 kaj atingi interkonsenton pri la klimata ŝanĝiĝo.

Tiutage, Ban Ki-moon ankaŭ iris al la Tempo-Palaco en Nov-Jorko kaj disdonis materialojn pri UN al pasantoj, por ke la publiko pli bone konula organizon. Krome, UN konigis siajn klopodojn per la granda ekrano en la Tempo-Palaco.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN diris: "Okultrafa estas la prezento sur la ekrano en la centro de la Tempo-Palaco. Konigitaj estas multaj klopodoj de UN, ekzemple, por malpliigi malriĉecon, protekti la homajn rajtojn, konservi la pacon kaj eviti konfliktojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto