Vizitu Forumon

Londono eble impostos domaĉetantojn

(GMT+08:00) 2013-11-05 16:36:58     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! De la lasta jaro, la domprezo de Britio, precipe de Londono, daŭre altiĝas. Iu informo diras, ke brita ministro pri financo konsideras imposti domaĉetantojn eksterlandajn. Jen detala raporto!

En la kuranta jaro, je 11% altiĝis la domprezo de la plej riĉa distrikto en la sudokcidenta parto de Londono. Unu ordinara apartamento en Londono vendiĝas je 550 000 pundoj, la plej alta prezo en la historio, dume la domprezo de la plej altklasa kvartalo altiĝas ĝis 2,4 milionoj da pundoj. Oni konigis, ke nuntempe domoj en Londono rapide vendiĝas, ke ĉiutage altiĝas la prezo de novaj domoj, kaj ke forta estas la ĝenerala postulado.

Oni povas atribui la pliiĝantan domprezon al la jenaj du kialoj: unue, post la financa krizo kaj la eŭropa ŝulda krizo, la brita ekonomio eliĝas el la fundo kaj malrapide reprosperiĝas; due, la brita investa medio estas konstante ŝatata de eksterlandanoj. Domaĉetado estas la plej facila investo, tial Londono allogas al si multajn fremdlandajn investantojn. Tiuj investantoj venas ĉefe de la mezoriento kaj Eŭropo, kaj en la lastaj jaroj ankaŭ de Ĉinio kaj Barato.

La pliiĝanta domprezo vekas la maltrankviliĝon de la brita registaro pri la ekonomia bobelo. Aldone, la registaro estas maltrankvila pri tio, ke la tro alta domprezo malfavore influas plenumon de la plano "helpi vin aĉeti domon". La plano celas, ke homoj kun malalta enspezo povu aĉeti domon per la ŝtata kredito post pago de garantia mono. Sed la altiĝanta domprezo iel malfaciligas ilian domaĉetadon. Iu raporto diras, ke la financa ministro konsideras kolekti aldonvaloran imposton de eksterlandaj domaĉetantoj. Nun la brita Ministerio de Financo ellaboras rilatan projekton.

Aliflanke, la britaj mediatoj raportis, ke tiuj, kiuj aĉetas unu domon por mema loĝado, ne estos influataj de la nova politiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto