Vizitu Forumon

Germanio agnoskas "la trian sekson"

(GMT+08:00) 2013-11-07 16:16:41     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Ekde la unua de novembro, 2013, Germanio permesas, ke la gepatroj povas enskribi "la trian sekson" por siaj novnaskitoj. Ĝis nun, Germanio estas la unua eŭropa lando, kiu agnoskas "la trian sekson". Germanio difinas, ke "la tria sekso" signifas "sekson nefiksitan". Do "la tria sekso" estas neŭtra kaj eĉ antidiskriminacia.

Laŭ raporto de la germanaj mediatoj, nuntempe en Germanio estas 80 000 ĝis 120 000 homoj kun "duseksaj trajtoj". Laŭ la antaŭa juro, la gepatroj devu fiksi la sekson de novnaskitoj kun duseksaj trajtoj en unu monato. Tiaj novnaskitoj devas longtempe akcepti la fizikan kaj psikan kuracon post la fortranĉo de la organo. Malsame ol "transseksuloj", tiaj novnaskitoj, post plenkresko, tamen ne havas fortan apartenecon de sekso. Tial, en la lastaj jaroj, multaj kuracistoj komencis konservativan kuracon kaj la tuta socio ekdiskutis pri la laŭleĝa identeco de "la tria sekso".

Estas tute ekster la atendo, ke la germanaj politikistoj rapide venis en akordon kaj leĝdonis pri "la tria sekso". La rezulto estas tio, ke Germanio iĝis la unua eŭropa lando, kiu agnoskas "la trian sekson". Ekster Eŭropo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando permesas, ke iliaj civitanoj povas enskribi "X" rilate la sekson en pasportoj. Ĉi tie "X" signifas nefiksitan sekson, nome "la trian sekson".

Sed, agnosko de "la tria sekso" estas nur la unua paŝo. Ĝis nun, nur "Leĝo de Personaj Informoj" permesas enskribi "la trian sekson" por novnaskitoj, tamen germanaj aliaj leĝoj, kiaj "Pasporta Leĝo" kaj "Leĝo de Geedziĝo", ne tion permesas. Laŭ la nuna stato, diversaj sociaj problemoj sekvos la agnoskon de "la tria sekso".

Kvankam ankoraŭ multaj problemoj atendas la solvon, tamen la germana publiko opinias leĝdonon de "la tria sekso" ĝusta. Nur tiel, oni povas deradike nuligi diskriminacion al "homoj kun duseksaj trajtoj".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto