Vizitu Forumon

Altteknikaj talentuloj tajde revenas al Ĉinio

(GMT+08:00) 2013-11-14 15:42:56     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Pli kaj pli multaj ĉinaj altteknikaj talentuloj, revenintaj de eksterlande, okupiĝas pri aplikado de sciencoj. Jen detala raporto!

"Raporto pri Evoluo de Ĉinaj Talentuloj Revenintaj de Eksterlande 2013" montras, ke 86% de tiaj talentuloj povas trovi postenojn en duonjaro. Ili laboras ĉefe en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj evoluintaj lokoj. Interalie, en Pekino amasiĝas 41,6% de tiaj talentuloj.

Krom entreprenado, multaj talentuloj, post reveno al la patrujo, elektas esti instruistoj en universitatoj. Ili kaj faras instruadon kaj dediĉas sian sciencan teorion al aplikado en merkato. Gu Hongwei, gvidanto de doktoroj en iu universitato en la ĉina urbo Suzhou, diris, ke subteni entreprenadon estas bona rimedo, kaj per tio, Ĉinio povas allogi al si talentulojn el la internacia komunumo. De la lastaj jaroj, la ĉina registaro pli multe subtenas entreprenadon de talentuloj revenintaj al la patrujo.

La Ŝtata Administracio de Aferoj de Fremdlandaj Fakuloj invitis multajn eksterlandajn specialistojn, por ke ili donu helpon al junaj talentuloj en entreprenado.

En la lastaj 5 jaroj, multaj nederlandaj emeritaj specialistoj venis al Ĉinio kaj donis al junaj talentuloj profesian teknikan subtenon rilate al agrikulturo, media protekto, loĝistiko kaj turismo. La efiko estas evidenta.

Laŭ koncerna informo, la ĉina registaro ne nur reduktas impostojn de revenintaj talentuloj en la komenca stadio de entreprenado, sed ankaŭ per financa subvencio subtenas teknikan novigadon kaj esploradon de novaj produktoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto