Vizitu Forumon

Malsukcesis 80% de ĉina investado transmara en mina industrio

(GMT+08:00) 2013-11-19 16:43:49     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Raportisto de Ĉina Radio Internacia informiĝis, ke malsukcesis 80% de ĉina investado transmara en la mina industrio, kaj ke privataj entreprenoj iĝis la ĉefaj investantoj. Jen detala raporto!

En la pasintaj jaroj, kiam minaĵoj de la tuta mondo estis en alta prezo, multaj ĉinaj entreprenoj sinsekve investis en minaĵoj.

Sed, sekve de malprosperiĝo de la internacia mina merkato, koncerna investado renkontas altan riskon. Statistiko donita de Ĉina Mino-Asocio montras, ke ĝis nun malsukcesis 80% de ĉina investado transmara en la mina industrio. Oni povas atribui la malsukceson al koncepta kaj kultura malsameco. Kiel diris perua ministro pri energifontoj kaj minaj riĉaĵoj, en Peruo oni atentas du flankojn, kiel solvi la sociajn problemojn kaj kiel protekti la medion.

Kompreneble, troviĝas ankaŭ sukcesaj investantoj, kaj Ĉina Nacia Oro-Grupo estas unu el ili. Ĝia administranto Tong Junhu diris, ke ĉinaj entreprenoj, kiuj intencas fari investon transmaran en la mina industrio, bezonas doni atenton al la jenaj kvin punktoj: unue, kia estas la investa medio kaj ĉu via investo estas bonvena; due, kia estas la ĝenerala stato de la investotaj minaĵoj; trie, oni devas atenti koston de entreprenado; kvare, oni devas konsideri la merkaton; fine, oni devas atenti ankaŭ la detalan staton de laboruloj.

Estas menciinde, ke iuj landoj plimultigas limigojn al investado de ĉinaj ŝtataj entreprenoj, tiel ke ĉinaj privataj entreprenoj iĝis la ĉefaj investantoj. En la antaŭaj tri trimestroj, ĉinaj ŝtataj entreprenoj investis 1,2 miliardon da usonaj dolaroj en la transmara mina industrio, dum ĉinaj privataj entreprenoj 1,9 miliardon da usonaj dolaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto