Vizitu Forumon

Ĉina soci-garantia reformado

(GMT+08:00) 2013-11-21 14:57:43     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! La soci-garantia modelo de nordeŭropaj landoj estas monde fama, kaj redistribuo de la sociaj riĉaĵoj kaj la socia justico estas vaste jesata. Nun ni donu la atenton al la demando: ĉu la ĉina soci-garantia reformado povas lerni ion el la modelo?

Doktoro Magnus Ryner el Kanado iam studis en Svidujo kaj Danlando. Li opinias, ke kompare kun la soci-garantia sistemo de Usono, Britio kaj Germanio, la modelo havas evidentajn trajtojn kaj, plej grave, kombinas la kolektivan intertraktadon kun ekonomiaj politikoj.

La nordeŭropa modelo estas "la tria modelo", malsama ol tiu de la tradicia merkata ekonomio kaj de la planita ekonomio. La nordeŭropa modelo ankoraŭ estas vivplena. Ryner konigis: "Landoj en norda Eŭropo bonege kaj sukcese eliĝis el la financa krizo, kaj estas en bonega stato rilate konkurencajn fortojn. Kompreneble, ili estas ankoraŭ la plej malavidaj en la sociaj elspezoj. Ili ankoraŭ povas kombini la altan konkurencan forton kun la malavida soci-garantia sistemo."

En la lastaj dekoj da jaroj, landoj en norda Eŭropo reformis la modelon, kaj dank'al la seria reformado, daŭripoveco de la modelo estas garantiata.

Ryner montris, ke la ekonomia reformado de Ĉinio jam daŭris dekojn da jaroj, kaj ke nuntempe Ĉinio profundigas reformadon de la soci-garantia sistemo. Li kredis, ke sukceso de la nordeŭropa modelo estas iel referenca.

Li diris: "'La tria modelo' eble estas konsiderinda. Mi ne estas certa, ĉu Ĉinio bezonas novan modelon. Sed evidente la estiĝo de la financa krizo signifas, ke Ĉinio bezonas trovi vojon por reekvilibrigi la kreskan rimedon, altigi konkurencan forton kaj turni la ekonomion al la enlanda konsumado. Tio certe postulas altigi la socian garantion de civitanoj. Eble la modelo de nordeŭropaj landoj povas doni spertojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto