Vizitu Forumon

Novaj ŝancoj de ĉinaj entreprenoj

(GMT+08:00) 2013-11-26 18:43:55     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Meza kaj orienta Eŭropo estas nova merkato por ĉinaj entreprenoj. Kia do estas la reala stato de la regiono? Ĉu la regiono estas taŭga al ĉinaj entreprenoj?

Pollando situas en la regiono, kaj multe progresas ĝia kunlaboro politika, ekonomia, komerca kaj kultura kun Ĉinio en la pasintaj du jaroj. Pola Agentejo de Informado kaj Fremdlanda Investo aktive akcelas komercon kun Ĉinio kaj esperas allogi al si investon de pli multaj ĉinaj entreprenoj.

Tomasz Konik donas konsultiĝan servon por ĉinaj entreprenoj, kiuj intencas investi en Pollando. Li diris: "Investo en iu ajn lando en la regiono signifas eblecon eniri en la tutan merkaton de Eŭropo. Oni povas diri, ke meza kaj orienta Eŭropo estas pordo de la merkato de EU. Krome, kosto de entreprenado en la regiono estas malpli multa ol tiu en okcidenta Eŭropo."

Evidenta estas la supereco investi en meza kaj orienta Eŭropo. Kiaj investoj estas bonvenaj? Slawomir Majman, direktoro de Pola Agentejo de Informado kaj Fremdlanda Investo, konigis: "Ni esperas, ke la ĉina kapitalo sin direktos al la kampoj de informado, telekomuniko kaj loĝistiko. Krome, bonvena estas ankaŭ investo en nutraĵa prilaboro."

Fakte, en la pasintaj 2 jaroj pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj komencis eniri en la merkaton de meza kaj orienta Eŭropo, sed pro ne sufiĉa kono pri la regiono, iuj entreprenoj neeviteble ĉirkaŭiras en investo. Li Xiaobo 李晓波, direktoro de la pola filio de Ĉina Industria kaj Komerca Banko, atentigis: "Mi persone opinias, ke oni pli bone atentu la jenajn: unue, atenti ŝanĝiĝon de la lokaj politikoj; due, vaste kolekti informojn kaj analizi sukcesajn aŭ malsukcesajn investojn; fine, ankaŭ grave, trovi taŭgan partneron en la regiono."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto