Vizitu Forumon

Ĉinaj entreprenoj en centra kaj orienta Eŭropo

(GMT+08:00) 2013-11-28 17:10:16     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Iuj ĉinaj entreprenoj donas la atenton al centra kaj orienta Eŭropo. Kia estas ilia entreprenado en la regiono? Jen detala raporto!

La ĉina kompanio Huawei ekspansiis  en la merkato de centra kaj orienta Eŭropo en la jaro 2000, kaj ĝis nun evoluis tie dekkelkajn jarojn. La filioj fonditaj de la kompanio Huawei en centra kaj orienta Eŭropo dungas grandan nombron de lokaj laborantoj, kaj ankaŭ aktive sin integras al la loka socio. Lu Yong, prezidanto de Huawei en orienta kaj norda Eŭropo, konigis: "Huawei estas respondeca. La kompanio maksimumigas la valoron por klientoj, kaj plie aktive plenumas sian socian respondecon por akceli la daŭripovan evoluon de la eŭropa socio. Ekzemple, ĉiujare ni donas praktikajn ŝancojn al lokaj studentoj kaj trejnan servon al la loka socio kune kun multaj universitatoj. En Pollando, ni kolektas monon por lokaj orfoj kaj handikapuloj. En Bosnio kaj Hercegovino, Hungario kaj Rumanio, ni donas stipendion al elitaj studentoj."

Tute malsame ol Huawei, iuj ĉinaj entreprenoj komencis eniri en la merkaton de centra kaj orienta Eŭropo en la lastaj jaroj. La varsovia filio de Ĉina Industria kaj Komerca Banko estas unu el ili. Li Xiaobo, direktoro de la varsovia filio de la banko, konigis, ke la filio aktive subtenas investon de ĉinaj entreprenoj en Pollando kaj helpas polajn entreprenojn trovi ĉinajn investantojn.

Nuntempe en centra kaj orienta Eŭropo troviĝas  pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj sur la kampoj de telekomuniko, financo, konstruado de bazaj instalaĵoj, energio, mekanika fabrikado kaj agrikulturo. Al landoj en centra kaj orienta Eŭropo bonvena estas la alveno de ĉinaj entreprenoj. Majman, direktoro de Pola Agentejo de Informado kaj Fremdlanda Investo, diris: "Pollando atendas investon de Ĉinio. Jen estas bona ekzemplo. Antaŭ du jaroj, la agentejo specife fondis centron de ekonomia kunlaboro kun Ĉinio. La unika transmara institucio de la agentejo estis fondita en Ĉinio. La estonteco de Eŭropo estas en centra kaj orienta Eŭropo. Oni povas vidi, ke landoj en la regiono kiaj Pollando, Hungario kaj Rumanio klopodas serĉi kunlaboron kun Ĉinio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto